Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo11/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   55

Januaro 1966 - 52a "La Informilo" . (6 paĝoj)

Eksiĝo de la prezidanto , s-ro Boyet. Per letero de la 19a de aŭgusto 1965, s-ro Boyet informis pri sia eksiĝo. Li aldonis artikolon por publikigado en "La Informilo". La 9an de septembro, s-roj Colnot kaj Chapellier, sekretario kaj kasisto de la federacio, dissendis al ĉiuj aliaj 9 komitatanoj cirkuleron kun la teksto de s-ro Boyet kaj kunvokilon al komitata kunveno okazonta en Thann dum la renkontiĝo de la 19a de septembro. Ĉi-sube tiuj du tekstoj:

1/ letero de la prezidanto:

" al ĉiuj federacianoj, karaj konataj aŭ nekonataj samideanoj,

kiam oni serĉis prezidanton por la federacio en 1958, mi kandidatiĝis proponante ke la federacio estu anaro de kunvenantaj membroj. Sed, tiaj kunvenoj ne estis tiel oftaj kiel mi esperis: estis la jaraj kongresoj, kaj kelkaj renkontoj kiel en Nancy iun septembron. Tial mi konas nur la plej movemajn federacianojn, tiujn kiuj ĉeestis la kongresojn, ĉu kiel delegitoj de grupo, ĉu pro persona deziro renkonti aliajn esperantistojn. Sed mia iama idealo ne pereis kaj nun la junuloj en Thann organizas renkonton por septembro 1965. Tia rezulto konsolas min kiam, nomita en Angers kiel direktoro de seminario por instruistoj, mi devas forlasi la regionon, kaj konsekvence, la federacion.Dum tiuj 7 jaroj, la nombro de la federacianoj onde ŝanĝiĝis, novuloj venis, aliaj foriris, dum fideluloj konsistigis kernon por la federacio.Ĉiujare, tiuj fideluloj renkontiĝis por diri kion ili organizis, kiujn ili instruis, kiaj rezultatoj estis atingitaj.. Nia sekretario ripetis malĝoje ke la federacio nur vivetas, sed viveti estas daŭri kaj permesi novan kreskon. La federacio vivetadis dank'al la aktivuloj, la grupoj, kaj precize pro la sindonemo de la administrantoj federaciaj: s-roj Chapellier kaj Colnot (laŭ alfabeta ordo; ĉar ambaŭ estas egale sindonemaj). Ili permesos ke, forironte, mi publike konigu la gravan laboron kiun ili faris, faras kaj estas pretaj ankoraŭ fari, kaj pro kio ili devas esti dankataj. Pro la aktivaj junuloj de Thann, pro la fidelaj aktivuloj de la grupoj, pro la nelaceblaj administrantoj de la federacio, mi kredas ke la vivetinta federacio kreskos kaj fariĝos viveganta. Per tiu evolko de racia optimisto mi finos tiun adiaŭan leteron, dezirante al ĉiuj: bonan sanon kaj fruktodonan laboron " F. BOYET

2/ kunvoko de la komitatanoj de la orientfranca federacio, el Nancy la 9-an de septembro 1965:

"karaj gesamideanoj,

antaŭ tri semajnoj, nia prezidanto, s-ro Boyet, oficiale sciigis al ni ke li devas foriri el nia regiono kaj do forlasi la prezidantecon de nia federacio. Nun stariĝas la problemo elekti inter ni novan prezidanton. Renkontiĝo, principe junulara, okazos en Thann post deko da tagoj, kaj verŝajne ĉeestos ĝin la plimulto el niaj komitatanoj. Ni do proponas al vi okazigi la dimanĉon 19-an de septembro en Thann, komitatan kunvenon. Ĝi povus okazi tuj post la tagmanĝo, ĉar verŝajne je tiu momento estos pli da libera tempo kaj ĉeestos la plimulto el niaj partoprenantoj. Se vi ne povos partopreni, ni petas vin konigi sufiĉe frue al s-ro Colnot, perletere, vian respondon al la jenaj demandoj: 1/ ĉu vi estas kandidato al la prezidanteco? 2/ eventuale (sed eble respondo al tiu demando estas malfacila), ĉu vi povas indiki vian preferon por la prezidanta posteno, aŭ ĉu vi transdonas vian voĉon al ĉeestonta samideano? (Al kiu samideano?). 3/ ĉu vi havas proponon por aliaj ŝanĝoj en la komitato, ĉu vi estus kandidato al alia funkcio? (Ezemple, ĝis nun ne estis vicprezidanto, helpsekretario aŭ-kasisto, ĉu vi havus pri tio konkretan proponon, kiu celus plifortigi la aktivecon de la federacio?). 4/ eventuale, aliajn proponojn.

Ni precizigas al vi niajn opiniojn, ke la administra laboro nepre devas daŭri, tial la subskribantoj ne estas kandidatoj al aliaj funkcioj ol la ĝisnunaj."

Plej sincere kaj samideane salutas vin, la sekretario, J. P. Colnot, la kasisto, J. Chapellier.

Elekto de la prezidanto. La komitata kunveno okazis do en Thann, en la ĝojiga etoso de sukcesplena renkontiĝo, la 19an de septembro. Ĉeestis: s-roj Bergerot, Colnot, Cuéné, Durand kaj Kubler. Perletere transdonis sian povon al s-ro Colnot: s-roj Chapellier kaj Denis. Laŭ propono de s-ro Bergerot, s-ro Kubler akceptas kandidatiĝi kiel provizora prezidanto ĝis la proksima ĝenerala kunveno en 1966. La ĉeestantoj unuanime elektas lin prezidanto! La kunveno daŭris 20 minutojn.

Vorto de la nova prezidanto Roland Kubler: (post kelkaj paroloj por danki, li aldonas)

"......ĉu ne ŝajnas al vi normale iom pli bone konatiĝi kun via nova prezidanto? Vi do permesos, ke mi rapide prezentu min. Mi estas 23 jaraĝa, fraŭlo kaj mi laboras en ĥemia fabriko en Thann. Al la ĵurnalismo mi ankaŭ dediĉas ofte mian libertempon. Mi loĝas en Roderen, ĉarma vilaĝo apude de Thann. Mian adreson ĉiu povos trovi en la jarlibro de UEA kaj tiu, kiu promenados en la Thann-a regiono estos ĉiam bonvena, ĉar via vizito ĉiam plezurigos min kaj same la membrojn de nia junulara grupo....."

esperantistaj renkontiĝo kaj ekspozicio en Thann. Renkontiĝo de esperantistoj, kune kun ekspozicio organizita en salono de la Thann-a urbodomo, brile sukcesis la 18an kaj 19an de septembro pasinta en tiu alzaca kantona ĉefurbo. De proksime kaj de malproksime, adeptoj de la Esperanto-movado venis por renkontiĝi dum vesperkunveno en Storckensohn. Projekciado de diapozitivoj fotitaj dum tre diversaj renkontoj, kantoj kaj dancoj, distris junulojn kaj malpli junajn ĉeestantojn, antaŭ ol ili ĝuis tre ŝatitan ripozon en la feriejo "vacances heureuses". La posttagmezon de la 18a de septembro okazis vizito al la urbeto Thann, al ĝia tre interesa muzeo kaj al ĝia fama kanonika preĝejo. Dimanĉon matene per honorvino kun "kougelhoff" regalis la ĉeestantojn la urbestraro de Thann. Tiu ĉarma akcepto, dum kiu la urbestro, s-ro Sĉiele, brile parolis favore al Esperanto, donis al ĉiuj la eblecon taksi ĉiujn dokumentojn lerte ekspoziciitajn kaj ricevi ĉiujn deziritajn informojn pri Esperanto kaj ĝia disvastiĝo. La bela vetero favoris nin, la dimanĉon posttagmeze, simpatia promenado kondukis nin al la "okulo de la sorĉistino", ruinaĵo de kastelo detruita de Turenne en 1674. Bedaŭrinde ni devis disiĝi. Viglaj gratuloj turniĝis al Roland Kubler kaj al lia dinamika rondeto de Thann-aj esperantistoj. La espero denove renkontiĝi baldaŭ ebligis al ĉiuj forlasi Thann kun ĝoja kaj esperplena koro.

Post la sukcesplena renkontiĝo en Thann, ni ricevis leterojn, jen kelkajn ekstraktojn:

"... de la unua horo ĝis la lasta, vi forgesis neniun kaj nenion. Mi gratulas vin sincere kaj varme. Via kunveno havis tre grandan sukceson..." f-ino Andrée Massard el Parizo

"... fakte via manifestacio donis kuraĝon al niaj gejunuloj, kiuj unuan fojon partoprenis Esperanto-restadon kaj ekvidis, kio estas la "interna ideo" ..." s-ro Asqueri, grupo "bona stelo" el Romans

"... permesu ke mi elkore gratulu vin pro la triumfa sukceso de la renkontiĝo, kiun vi organizis en Thann. Mi ricevis el 3 flankoj gazetartikolojn kaj leterojn, kiuj raportis pri via bela manifestacio. ... " s-ro Hubert Ferez el Nice.

Strasbourg - La grupo tre regule kunvenas. Novembre, interesega parolado de s-ro Heintz pri la 50a universala kongreso en Tokio, kun lumbildoj, kaj la postan semajnon lumbildoj de s-ino Muller pri renkontiĝo en Svisio kaj kongreso en Vieno (Aùstrio). Januare s-ino Oehri same prezentos vojaĝon tra Maroko.

Nancy - Nun regule kunvenas la grupo, unufoje monate de post septembro. La nombro de partoprenantoj grave altiĝis de 4 ĝis 10. La vivo de la grupo plivigligis dank'al la ĵusa alveno de d-ro Tortel (el Strasbourg) kaj de s-ro Leyder,(el Aubenas), intendanto en liceo.

Thann - La grupo (7 junuloj) partoprenis novembre interesan fervojistan kongreson en Lyon.

Kursoj - Strasbourg: s-ro Zipfel komencis novembre novan kurson kun 15 gelernantoj. Nancy: Ni provis "sesion de inicado al Esperanto" dum 5 vesperoj, fine de novembro. Ekspozicieto prezentis Esperanton. Ni anoncis per 15 afiŝoj, 1600 prospektoj, 3 gazetkomunikoj kaj radio-anonco: 6 personoj interesiĝis, 3 aĉetis lernolibron, neniu aliĝis al la kurso! La direktoro de alia junuldomo en nova kvartalo petis la prunton de la ekspozicieto (pro filatelaj poŝtkartoj!) por prezenti ĝin dum filatela ekspozicio.

Daŭris la recenzoj pri interesaj prospektoj en Esperanto.(14 ĝis nun )


Aprilo 1966 - 53a "La Informilo" (7 paĝoj)

programo de la orientfranca kongreso en Selestat (15an de majo)

Agadraporto prezentita de s-ro J.P. Colnot pri la aktiveco de la federacio (1965-1966)

- membraro: se en "La Informilo" nhh 51, per preskaŭa venkokrio, ni povis anonci, ke unuafoje de post la milito ni atingis 112 membrojn, nia situacio tamen estas ĉiam stagnanta = je la 15.4.66, 60 membroj de la pasinta jaro ĝis nun ne rekotizis. Kvankam ni varbis denove 16 novajn membrojn, ni estas nun nur 70 membroj! Do nia membraro estis: 1962= 100, 1963= 89, 1964= 85, 1965= 112, 1966= ĉu nur 70?

- grupoj : oficiala grupo ekzistas nur en Strasbourg, kun ĉi-jare pli ol 20 membroj, dank'al la ekzisto de grupa vivo kaj al la aktiveco de la sindonema kasistino, s-ino Oehri. En Thann, estas ankaŭ fakte tute nova junulara grupo kun nun 8 membroj. En Epinal, estas 4 membroj, sed la planita grupo ne stariĝis. En Bar le Duc, restas nur 2 membroj, kaj en Nancy, kie restas 12 kotizpagantoj, kunvenoj regule okazas sed fakte ne ekzistas grupa vivo.

- informado pri Esperanto: la ekzemplon donis nia prezidanto per organizo de renkontiĝo kaj ekspozicio en Thann dum septembro pasinta. La ekspozicio, tiom kiom la favoraj gazetartikoloj, kiuj akompanis kaj sekvis ĝin, estis certe la plej bona propagando. En Nancy, ekspozicieto kun provo de kvinvespera sesio de inicado al Esperanto tute fiaskis, malgraŭ apogo de 15 afiŝoj en publikaj ejoj, 6 gazetartikoloj, radioanonco kaj 1600 flugfolioj en publiko kaj leterskatoloj. En Nancy ankaŭ, kunlabore kun s-ro Bourdeaux (informa fako de UFE), ni dissendis al 12 regionaj gazetoj entute 141 artikolojn dum la pasinta lernjaro (64-65). Ili ebligis varbadon de 18 korespondaj lernantoj. Dum la nuna lernjaro, jam dissendiĝis 71 artikoloj, ili varbis 3 lernantojn. La publika intereso ŝajnas do malpliiĝi. La dissendo de komunikoj devus apogiĝi sur reto de departementaj respondeculoj pri informado. Ni parolos poste pri tiu projekto. La turisma servo de Nancy renovigis sian anoncon en la jarlibro de UEA.

- instruado de Esperanto: parolaj kursoj funkciis en Strasbourg kun sukceso. En Thann, en Epinal, okazis malhelpaĵoj, en Nancy, fiasko Ni scias nenion pri aliaj kursoj. Korespondaj kursoj: ekfuncias nun kurso en Strasbourg La nancia, malgraŭ la apogo de relative multaj gazetartikoloj, ne plu sukcesas interesi la publikon = nur 3 elementaj lernantoj ĉi jare, kaj 1 supera, dum la reto de 10 kunlaborantoj ebligus varbi centon da lernantoj.

- varbado de membroj: kontentiga varbado, malmultnombra ĉiujare, sed konstanta kaj daŭra , okazas nur en Strasbourg. El du izoluloj estas nun grupeto de 8 membroj en Thann kaj tiu cifero baldaŭ kreskos. Sed el 18 varbitoj de la nancia kurso lastjare, neniu rekotizis ĉijare. Same, ŝajne malaperis la 16 varbitoj dum 1964, nur 7 rekotizis en 1965 kaj 5 ĉijare.

- delegitaro de UEA: neniu ŝanĝiĝo okazis, krom la foriro el Sarreguemines de s-ro Boyet kaj la transloĝiĝo de s-ro Biebel, de Sarralbe al Boulay (Moselle). Mankas sufiĉe multaj delegitoj pri instruado, turismo kaj SOS-aŭtomobila servo.

- "La informilo" sufiĉe regule aperis (majo-aŭgusto-januaro kaj nun aprilo) malgraŭ nia pesimismo pri la ebleco ĝin daŭrigi. Nun pro malhelpo de s-ro Chapellier, s-ro Kubler sukcesas ĝin multobligi en Thann mem.



- konkludo kaj projektoj: ĝenerale, la aktiveco de la federacio malkreskis, kvankam en du urboj la situacio pliboniĝis. Ĉiam mankas la multnombraj sindonemaj aktivuloj, kiujn Esperanto bezonas ĉar se nur kelkaj personoj devas prizorgi ĉiujn flankojn de la agado (informado, instruado, varbado de membroj, kulturaj kaj praktikaj okazoj uzi la lingvon por konservi la varbitoj,...) la rezultoj ne povas esti mirindaj kaj tiuj aktivuloj laciĝas.

Ŝajnas bone nun antaŭvidi almenaŭ reorganizon de la informa laboro laŭ jena skizo: 1/ UFE liveras ĉiutrimestre gazetaran bultenon kun kelkaj komunikoj pri esperantaj eventoj. 2/ ni bezonus ankaŭ alian fonton de freŝdataj informoj = ĉiuj samideanoj, kiuj trovus en legado de la Esperanto-gazetaro artikolon de publika intereso, bonvolu ĝin traduki franclingven kaj sendi ĝin por diskonigo al la sekretario de la federacio. 3/ tiuj artikoloj estus stencilitaj kaj dissendataj 1 aŭ 2 foje monate al ĉiuj regionaj gazetoj. La artikoloj ne entenus iun ajn reklamon pri Esperanto-organizo aŭ kurso, sed aldona cirkulero je la nomo de la federacio petus la gazetredakciojn enpresi la artikolojn, kaj indikus, por eventualaj laŭplaĉa uzo de la gazetoj, la adreson de departementaj respondeculoj pri informado koncerne Esperanton.

Kial? Ĉar la regionaj gazetoj kutime ne enpresas la artikolojn senditajn de malproksima pariza instanco, ili pli volonte enpresas ion, kiu speguligas regionan (aŭ pli bone lokan) aktivecon. Sed la publiko nun ŝajnas malbone reagi al komunikoj ĉiam sekvataj de adreso al kiu sin turni (verŝajne la efiko fariĝas la sama kiel tiu de la reklamo pri "pile Wonder"!) tial la komunikoj ĝenerale aperu sen posta adreso.

Poste necesas reorganizi la aliajn agadfakojn.



Akcidento trafis s-ron Chapellier, kasisto de la federacio.

Bruyères(88): en la tiea liceo, Jean Louis Claudel, profesoro pri fiziko, fingvidis esperanto-kurson. 20 liceanoj sukcesis la ateston pri lernado. Kun 4 liceanoj, s-ro Claudel ankaŭ partoprenis kulturan semajnon en Gresillon.

Thann :malgraŭ malhelpaĵoj (manko de taŭga ejo) konstante kreskas la junulara grupo. André Grossmann gvidas novan kurson kun 3 gelernantoj novaj kaj 3 malnovaj.

Vorto de la prezidanto (R. Kubler). Li antaŭdiras, kio okazos en Sélestat, kaj petas ĉiujn klopodi, por ke dum la tuta kongreso, ĉiuj parolu laŭeble nur en Esperanto. Ĉefe ĉar venos al la kongreso unuafoje multaj gejunuloj, kiuj antaŭ nelonge eklernis la lingvon, kaj bezonos aŭdi la lingvon parolatan, por ne senkuraĝiĝi, eĉ se ili ne komprenos ĉion. (Eble bedaŭrinde okazos tiel...)
Januaro 1967 - 54a « La Informilo »

vorto de la prezidanto: " multaj personoj, kiujn mi renkontas, miras pro la fakto, ke Esperanto ne antaŭenpaŝas pli rapide. Kiam mi parolas pri nia federacio, tiuj personoj ankoraŭfoje miras pro la malgranda nombro de federacianoj. Kaj bedaŭrinde, ni devas konstati, ke ni estas malmultaj, kaj same ke nia membraro konsistas ofte el neaktivuloj. Ĉiu scias tamen, ke Esperanto bezonas de ĉiu el ni la fortojn. Tro facile estas nur pagi sian jarkotizon kaj poste, nenion farante, neniel agante, fidi je la klopodoj de kelkaj aktivuloj. Kia ĝojo, eĉ estante malpli nombraj, se ni povus diri ke ĉiu el ni dediĉas iom el sia libera tempo por Esperanto. Tiam, niaj klopodoj estus rapide fruktodonaj, antaŭ nelonge kreskus la aro de kotizpagantoj, kiuj ĉiuj estus samtempe aktivuloj... Kiu malpermesus al ni revi en tiu preriodo, kiam naskiĝas la nova jaro? Post kelkaj monatoj, la tagoj fariĝos denove pli belaj... Baldaŭ estos reveninta la tempo de la kongresoj, de la renkontiĝoj. Jam de nun ni povas aŭdi pri skiferioj en apudaj landoj. Ĉu vi partoprenos almenaŭ unu el tiuj aranĝoj? Ĉu vi kaptos la okazon fariĝi plenrajta membro de nia universala familio? Ĉu alie ni ne riskus forpuŝi el niaj koroj kaj el niaj mensoj la veran signifon de du belaj vortoj: amo kaj amikeco.." Roland Kubler



raporto pri la 25a kongreso de la orientfranca Esperanto-federacio, okazinta en Sélestat la 15an de majo 1966. Belega vetero favoris la kongrestagon, kaj verŝajne la gaja suno kune kun la allogeco de ĉarma alzaca urbeto incitis niajn samideanojn ĉeesti pli multnombraj ol kutime: ĉirkaŭ 50 personoj plenigis la kongressalonon ĉe la unua etaĝo de "brasserie Schutzenberger".

Malfermo - La kongreson malfermas la juna prezidanto Roland Kubler, kaj tuj poste li transdonas la parolvicon al sia homonimulo d-ro Kubler, urbestro de Sélestat, kiu per kelkaj afablaj vortoj bonvenigas nin en sia urbo; kaj akcentas ke ni laboru por ke 1967 estu brila 80a datreveno de la apero de la unua broŝuro de d-ro Esperanto, kaj samtempe la 50a datreveno de la morto de la Majstro. Vigla aplaŭdo dankas la urbestron kaj gratulas lin pro lia bona dokumentiĝo pri la historio de nia lingvo! S-ro Cuéné, organizanto de la kongreso, legas kelkajn senkulpigajn salutajn leterojn de neĉeestantoj: li speciale bonvenigas s-ron Heiss kaj plurajn gesamideanojn el la najbara germana urbeto Oberkirĉ. Ni notu ankaŭ la ĉeeston de s-ro Hug el Lunéville, veterano de nia movado, kiu konatiĝis kun d-ro Zamenhof jam ĉe la unua universala kongreso, en Bulonjo ĉe maro (1905).

Agadraporto - la sekretario J.P. Colnot legas la aktivecan raporton de la federacio (jam aperintan) kaj komentas ĝin.

Financa raporto - Poste oni ekzamenas la raporton de la kasisto, s-ro Chapellier, kiu pro la sekvoj de sia akcidento ne povas ĉeesti la kongreson.

Ambaŭ raportoj estas unuanime akceptitaj de la ĉeestantoj.

Pluraj aktivuloj aldonas al la ĝenerala aktiveca raporto precizigojn pri sia loka agado: s-ro Knecht, s-ino Muller por Strasbourg, s-roj Kubler kaj Grossmann por Thann, s-ro Claudel por Bruyères (ĉeestas entute 9 personoj el Thann kaj 8 el Bruyères, ĉiuj gejunuloj, kiuj speciale "rejunigas" la atmosferon de ĉi-tiu kongreso kompare kun la antaŭaj!), s-ro Durand pri sia kurso en Epinal.

Renovigo de la triono de la komitato - el la 4 eksiĝantaj komitatanoj, nur s-ro Chapellier denove kandidatiĝas, s-ro Bergerot petas f-inon Jacquot (ambaŭ en Epinal) anstataŭi lin. La 2 aliajn komitatanojn anstataŭas s-ro Claudel (Bruyères) kaj s-ro Habermehl (Strasbourg). Neniu alia kandidato anoncas sin, la 4 kandidatoj estas unuanime elektitaj.

UFE aferoj -La kongreso poste ekzamenas la raportojn de la nacia unuiĝo. Ni aprobas la agadraporton de UFE. Sed la kont-raporto tuj vekas longajn diskutojn, en kiuj partoprenas la ĉefaj aktivuloj. Dum 1964 kaj 1965 nia kongreso esprimis (ĝentilajn) rezoluciojn, petantajn ke la financa raporto de UFE estu klare redaktita por esti komprenata de ĉiu, sed ĝis nun ŝajne oni ne atentis tiujn rezoluciojn (1). Tial daŭras de pluraj jaroj cirkulera kampanjo, kies ĉefa fonto de argumentoj estas ja la malklareco de la kontoj de UFE, kiu permesas ĉiajn deduktojn. Tia kampanjo estas tre bedaŭrinda, ĉar ĝi endanĝerigas la tutan movadon. S-ro Lienhardt rimarkigas, ke jam lastjare esprimiĝis dum nia federacia kongreso la deziro ekkontakti la respondeculojn de la aliaj federacioj, por ke ĉiuj federacioj kune povu agi demokratece, prezentante al la nacia unuiĝo komunajn rezoluciojn, kaj samtempe por ke la federacioj povu devigi UFE atenti tiujn dezirojn. Sed ni ne konas la aktivulojn de la aliaj federacioj. Nur kun la centra okcidenta ni havis kontakton pere de s-ro Boyet.

(1)Pli poste la kont-revizinto, s-ro Pierre Royer, prezentis ĉe la nacia kongreso tre detalan raporton, kiu ŝajne klarigis la situacion, sed la federaciaj kongresoj ne povis studi tiun dokumenton.

Ni devas ankaŭ dum la kongreso elekti trionon de la konsilianoj de UFE. Sed la nombro de la kandidatoj estas egala al la nombro de liberaj postenoj, tial ne povas esti elekto. Per levitaj manoj, ĉiuj kandidatoj estas do elektitaj de nia federacia kongreso.

Nacia kongreso - Ankaŭ montriĝas, ke neniu membro de nia federacio povos ĉeesti la nacian kongreson en Agen.

Decidoj - Tial la kongreso:

- komisias la sekretarion enketi pri la adresoj de la respondeculoj de la diversaj federacioj por eventuala estonta komuna agado.

- komisias lin peti s-ron Boyet, kiu estos delegito en Agen de la centra-okcidenta federacio, ke li ankaŭ reprezentu la orientan. Se li ne akceptus, ni perletere turnus nin rekte al la nacia kongreso en Agen.(S-ro Boyet akceptis kaj efektive reprezentis nin).

- komisias nian delegiton: - transdoni la rezultojn de la baloto de nia federacio,

- aprobi la agadraporton de UFE,

- prezenti la jenan rezolucion pri la kontraporto:

"ni malaprobas la prezentadon de la kontraporto, ĉar oni ne sufiĉe klare komprenas ĝin, kaj ni deziras , ke estonte la konttenado estu reorganizita laŭ antaŭa projekto menciita en la protokoloj jam aperintaj en "Franca Esperantisto". La kontoj estu prezentataj al la membraro kiel vera bilanco kun la necesaj klarigoj, kaj ne kiel simpla kassituacio".

- prezenti la jenan rezolucion pri la elekto de la konsilianoj:

"la nombro de la liberaj postenoj estas egala al la nombro de la kandidatoj, tiel ne povas esti elekto. Tamen oni ne devas kulpigi pri tio la konsilion de UFE, sed nur konsili al la opoziciantoj ke ili estonte ankaŭ prezentu kandidatojn ,kun programo."

Pli poste, ni aprobas alian rezolucion de s-ro Lienhardt kaj proponas ĝin al la nacia kongreso:

"La orient-franca federacio rekomendas pli larĝan uzon de frapaj aktualaj varbtekstoj (sloganoj), uzeblaj en gazet-artikoloj, kiel anoncojn sur varbiloj, poŝtkartoj, afiŝoj,glu-markoj, kaj simile. Kiel ekzemplon, ĝi proponas la jenan tekston: "si tous les jeunes du monde commençaient aujourd'hui à se familiariser avec les règles très simples de la langue universelle Espéranto, ils seraient capables d'ici un an de se comprendre mutuellement sans difficulté, en tous lieux et en toutes circonstances"

(S-ro Courtois, sekretario de Jefo, kiu venis speciale el Parizo, deziras kontakton kun la junuloj de nia federacio. Plurfoje dum la debatoj, li prezentis la vidpunkton de la konsilio de UFE.)

La ĉi-supre resumita raporto verŝajne ne donas ideon pri la longeco de la debatoj. Ni devis interrompi ilin iom antaŭ tagmezo, ĉar oni atendis nin por vizito de la fama "humanista biblioteko" (ne "humorista" kiel raportis -cetere sen ia humuro!- iu loka gazeto!!) Tiu vizito estis speciale aranĝita por nia kongreso je la peto de s-ro Cuéné, kaj tiu aranĝo estis verŝajne por multaj la plej interesa punkto de la programo (kvankam la tre lerta komentario de la gvidisto ne estis esperantlingva!). Ni povis admiri multajn treege malnovajn manuskriptojn kune kun la unuaj konataj presitaj libroj.

Post la tagmanĝo, kiu estis tre gaja kaj riĉa je personaj kontaktoj, la plej multaj partoprenantoj deziris kompreneble kanti kaj distriĝi. Bedaŭrinde la debatoj ne estis finitaj kaj pro la baldaŭa foriro de diversaj aktivuloj, ni devis tuj daŭrigi ilin. Nur tiam la rezolucioj estis finredaktitaj. Rapida komitata kunveno daŭrigis senŝanĝe la ĝisnunan estraron ĉar estis neniu alia kandidato.

Estis tiam tempo por foriri, kaj la antaŭviditaj distraĵoj ne povis okazi. Ni zorgu ĉiuj kune por ke la venonta kongreso "ne dronu en babila protokolumado, kio estas ja kutima plago de niaj ordinaraj kunvenoj federaciaj..." skribis grave iu komitatano (kiu ne povis ĉeesti!). Kaj por apogi ĉi tiun (lastan!) rezolucion, mi aŭdigas ĉi-sube la voĉon de la junuloj.. . J.P. Colnot

Postkongresaj impresoj de junuloj...... (aŭ : kiam okazas malbona aplikado de la deziroj de la prezidanto). En majo, ni veturis al la regiona kongreso en Sélestat. La vetero estis varma kaj ni estis ĝojaj, ni rakontis historiojn kaj amuziĝis dum la tuta vojaĝo, kiu bone pasis malgraŭ la malbonaj vojoj. En la loko de la kongreso, kelkaj sinjoroj akceptis nin. Poste ni trinkis kafon, manĝis kukpanon kaj ni komencis aŭskulti kaj paroli la internacian lingvon. Poste ni supreniris al la kongresĉambro. Tie, estis junaj kaj maljunaj personoj, kiuj sidis ĉirkaŭ tri tabloj. La prezidanto kaj pluraj sinjoroj parolis pri la movado, sed ili parolis tro rapide kaj ni ne bone komprenis tion, kion ili legis ĉar ni ne havis la foliojn kie la paroladoj estis skribitaj. Tiuj paroladoj, interesaj por la esperantistoj kiuj konas la lingvon de pluraj jaroj, ne estis tiaj por ni, la novuloj, ĉar ni ne sufiĉe konis la lingvon, ni ne komprenis ilin kaj ni enuis dum du aŭ tri horoj. Dum la manĝo, la junuloj ne estis kune, la grupo de Thann ne manĝis ĉirkaŭ la sama tablo kie troviĝis la grupo de Bruyères. Ni provis paroli kaj kanti sed ni nur parolis inter ni, la junuloj de Bruyères, kaj kiam ni kantis, neniu kantis kun ni. Du el ni preparis teatraĵeton pri la profesoroj de nia liceo sed la samideanoj foriris antaŭ ol ni povis ludi ĝin. Poste, oni promenis en la urbo kaj revenis en Bruyères. Ni pli ridis, kantis kaj parolis en la aŭtoj ol dum la kongreso. Poste, ni finis la tagon per bona manĝo en la restoracio "al la koko de Bruyères". Ni multe parolis, rakontis historiojn kaj ridegis ĉar troviĝis pluraj personoj kaj profesoroj de nia liceo en tiu restoracio. Ni estis tre feliĉaj ĉar oni ludis la teatraĵeton, parolis pri niaj profesoroj kaj ili aŭskultis sed ne komprenis. Ni pensas ke la organizantoj de kongresoj devus prepari aŭ preparigi ludojn por la junuloj dum la paroladoj pri la movado, tial, la regionaj kongresoj, kiuj por multaj el ni, estas nun la sola okazo por vojaĝi per Esperanto, pli kuraĝigus nin por daŭrigi la studadon de la lingvo.-Verkis Liliane David (Bruyères)

(Do, jen raporto, kiu rekte kontraŭdiras la argumentojn de nia prezidanto por ke ni parolu nur en Esperanto!)



Kreo de federacia informservo: s-ro Colnot prezentas proponon de cirkulero, kiu je la nomo de nia federacio petos la gazetojn regionajn enpresi komunikojn pri Esperanto (pli multajn, se eble!). Ŝtariĝas reto de departementaj respondeculoj en la 6 departementoj alzacaj kaj lorenaj. Krome ni rilatas kun respondeculoj en Franche-Comté, ĉar pere de la gazeto "l'Est Républicain" ni havas eblecon aperigi komunikojn ankaŭ en tiu provinco. La liston de ĉiuj respondeculoj ni aperigos en la venonta "La informilo".

Bruyères(88) - Ekde la pasinta jaro, s-ro Jean Louis Claudel, profesoro pri fiziko en la liceo, ekinstruis Esperanton al 35 liceanoj. 24 restis fidelaj kaj sukcesis la unuagradan ekzamenon. Nun s-ro Claudel gvidas diversajn kursojn: por 10 profesoroj de la liceo, unuagradan por 12 novaj gejunuloj, duagradan por 12 lastjaraj lernantoj. Krome kelkaj "malnovuloj" instruas al 9 aliaj gejunuloj. Ĉiu el tiuj kursoj okazas ĉiusemajne dum 1 horo.

Strasbourg - Kunvenoj okazas ĉiumerkrede, sed nur deko da membroj el 20 partoprenas regule. Okazas diskutoj, sed ankaŭ projekciadoj de filmoj aŭ diapozitivoj. 5 strasburganoj partoprenis la 51-an universalan kongreson en Budapest. Profesoro Laurat el Parizo animis vesperon, laŭdire pri neologismoj, sed fakte li deklamis poemojn aŭ ŝercojn (siajn aŭ de Raymond Schwartz), tute ne uzante neologismojn. Pruvo ke ili ne estas necesaj! Kursoj en Strasbourg: s-ro Zipfel gvidas kurson kun 12 gelernantoj kaj funkciigas perkorespondan kurson.

Ekskursoj - Programo pri ekskursoj aperis en la lasta "La Informilo", sed malbone efektiviĝis. Ni planis ekskurson al Pierre-Percée la 19-an de junio, sed la vetero estis minaca. Nur deko da nancianoj venis, kaj ĝuis belan veteron, kun tamen pluvo vespere. Ekskursoj okazos ĉijare, interesatoj anoncu sin, por ricevi leteran averton por ĉiu ekskurso.

perkoresponda kurso de la nancia junuldomo: ĉiam disponas pri 20 kunlaborantoj. Ni varbis 18 lernantojn dum 1964-65, 7 dum 1965-66. Ni provis "modernigi" nian kurs-materialon uzante la eldonaĵojn de s-ro Ribot. Sed el 13 lernantoj, kiuj eklernis per tiu nova kurso, neniu finlernis la kurson. La dissendo malaltpreze de broŝuro kun fleksebla disko estis same katastrofa = 12 ekzempleroj venditaj, nur 2 aliĝis perkoresponde... kaj malaperis. Ni revenos al nia antaŭa kurso.

Revekiĝo en Guebwiller.S-ro Wermelinger komencis kurson kun 22 gelernantoj, post tre efika propagando per paneloj en montrofenetroj de magazenoj.

Thann : la grupo provas revigliĝi. Antaŭ Pasko (1966), stariĝis nova kurso, kun 3 novaj kaj 3 malnovaj gelernantoj. Sed diferenco inter la studnivelo de la lernantaro kreis problemojn. La grupo posedas 8 membrojn, kunvenoj okazas regule, almenaŭ 1 foje monate. La grupanoj ĉeestis diversajn renkontiĝojn, inter aliaj en Oberkirĉ (Germanujo), en Parizo kun fervojistoj, ktp (raporto el André Grossmann.)
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Chapellier kaj Colnot
  • Colnot
  • Heintz
  • Tortel
  • Aprilo 1966
  • Oehri
  • Boyet
  • Chapellier , s-ro Kubler
  • Cuéné
  • Knecht
  • Durand

  • Elŝuti 2.03 Mb.