Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo10/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   55

Aprilo 1963 - 46a "La Informilo".

Frontpage programo de la 23a federacia kongreso en Epinal (26an de majo) -(suplemento stencilita: aliĝilo al la kongreso).

Strasbourg - Prelego pri Esperanto: la 20an de februaro, d-ro Tortel, vic-prezidanto de la grupo prelegis pri Esperanto por la publiko de "Jean Macé", kultura rondo, kiu regule invitas oratorojn pri diversaj temoj. Ĉeestis ĉirkaŭ 30 personoj (geinstruistoj, juristoj, kuracistoj, direktoroj). La prelego baziĝis ĉefe sur dokumento de C.E.D. (centro de esplorado kaj dokumentado: profesoro Lapenna). Poste la publiko faris demandojn, respondis s-ro Heiss, vicprezidanto de la grupo Oberkirĉ pere de tradukado de d-ro Tortel. Lumbildoj ilustris la paroladon. Samtempe oni prezentis ekspozicion kun kvindeko da libroj kaj la ĉefaj revuoj, ĉiuj aktualaj. La direktoro de junulardomo petis malfermon de Esperanto-kurso en sia domo.

Kinovespero okazis la 20an de marto. Temis pri teknika filmo: "P.& T. magazino", pri la fabrikado de poŝtmarkoj. Sekvis la filmo "jen Aùstralio" pruntita de la ambasadorejo en Parizo. Ekspozicio de dokumentoj, pruntitaj de la Aùstraliaj instancoj kronis tiun agrablan vesperon.

Daŭrigo de la enketo pri Esperanto en la junuldomoj de Francio. Ni jam raportis, ke 6 junuldomoj respondis al tiu enketo. Tre vigla grupo funkciis en Le Mans, sekve al sukcesa kurso. Prelegoj kaj provoj okazis en dekoj da junuldomoj en Francio, i.a. en Epinal. Sed ĝenerale malmultaj kursoj efektive okazis, foje pro stulta kialo kiel en Epinal (manko de kursĉambro en taŭga horaro!) Kio estas junuldomoj? Ili estas laikaj (tio estas: neŭtralaj kaj toleremaj), malfermitaj al ĉiuj sen konsidero pri sekso, aĝo, raso, religio (multaj nun nomiĝas: domo por ĉiuj). Ilia celo estas la kulturo: la organizado de kursoj ĉiuspecaj, de staĝoj, ferioj, ktp... Ili kreiĝis en 1945, oni kalkulis 120 en 1950 en tuta Francio, oni antaŭvidis en 1962 baldaŭ 4000. ( Mi ne konas la ciferon aktualan en 1997 en Francio, sed nur en Nancy, el unu sola domo ĝis 1962 ili nun estas 8, plus kelkaj en la ĉirkaŭurbo... Nia aktiveco en Nancy, nia perkoresponda kurso, ĉiam kaj ĝis nun en 1997, kaj ankaŭ la sidejo de nia federacio, ĉio tio havas sidejon en la (centra) junuldomo. Provoj starigi esperanto-kursojn en aliaj domoj en Nancy ne sukcesis.)
Oktobro 1963 - 47a "La informilo".

Raporto pri la 23a federacia kongreso

okazinta en Epinal la 26an de majo 1963.

Proksimume 25 personoj partoprenis tiun kongreson. (Deko da aliaj membroj malhelpitaj, estis reprezentataj.)

Unue, f-ino Jacquot, per kelkaj salutvortoj, bonvenigas la kongresanojn kaj speciale du membrojn de la vigla germana grupo de Crailsheim, s-roj Baier kaj Granelli. S-ro Boyet, federacia prezidanto, malfermas la laborkunsidon. S-ro Colnot, sekretario, legas kelkajn salutleterojn de neĉeestantoj.

1/ Poste li prezentas la raporton pri la aktiveco de la federacio dum la pasinta jaro, tiel resumitan:

la situacio estas tute simila al tiu en la pasintaj jaroj: stagnado. La danĝero por la estontaj jaroj kuŝas en la laciĝo de la malmultaj aktivuloj.

Nia membraro iomete kreskis dum 1962: 100 membroj je la jarfino (en 1961: 83). Aktuale kotizis por 1963 nur 85 personoj, inter kiuj 27 novaj membroj. Tio signifas ke 42 membroj de la pasinta jaro ĝis nun ne rekotizis. Ekzistas ĉiam nur du grupoj en la federacio: en Strasbourg, reorganizita lastjare, kun s-ro Cuené prezidanto kaj s-ino Oehri, kasistino, la grupo kunvenas regule kaj ĝuas la allogajn programojn de d-ro Tortel. En Nancy, neniu kunveno okazis de post la lasta somero, sed fine de majo provo de reorganizo sukcesis kunvenigi dekon da membroj. Monataj kunvenoj estas ree antaŭviditaj. En Epinal, f-ino Jacquot kaj s-ro Bergerot klopodas starigi grupon kun kelkaj samurbaj esperantistoj.
Photos 13 – 13 bis
Informado pri Esperanto. Kiel jam anoncis "La informilo", nia federacio akiris serion da diapozitivoj eldonitaj de s-ro Lentaigne, kaj tiuj bildoj jam utilis plurfoje por propagandaj kunvenoj. El Nancy, pli ol 50 artikoloj estis dissenditaj al regionaj gazetoj por anonci kursojn, kunvenojn, aŭ nian kongreson, sed ili ne vekis grandan eĥon. La turisma servo en Nancy aktuale eldonas novan prospekton en Esperanto, kaj grava centrurba librejo nun posedas stokon de Esperanto-libroj.

Instruado de Esperanto. Parolaj kursoj funkciis en Bar le Duc (40 lernantinoj de la instruistina seminario, sed pro diversaj malhelpaĵoj, malmultaj kuraĝos lerni ĝis la kursfino), en St Avold ( s-ro Manceau gvidas duagradan kurson en la liceo), en Laxou (sed restas nur unu lernanto daŭriganta koresponde). Pro manko de kursĉambro, la planita kurso ne povis okazi en Epinal. En Strasbourg, post klopodoj de d-ro Tortel, la polpoluniversitato akceptis la principon de Esperanto-kurso, sed tiu sciigo alvenis tro malfrue por funkciigi tiun kurson la pasintan vintron; krome, malfermo de kurso en la junuldomo estas planita. Korespondaj kursoj ĉiam funkcias en Nancy (kun aktuale 10 elementaj kaj 7 superaj lernantoj) kaj en Strasbourg (mankas informoj).

Varbado de membroj: ni ĉiujare varbas ian nombron da novaj membroj, kiuj ĝenerale tre baldaŭ malaperas. El 18 novvarbitoj dum la jaro 1961, nur 8 rekotizis dum 1962 kaj 3 ĉi-jare. El 34 novuloj lastjare, nur 8 rekotizis ĉi-jare. El la nunaj 27 novvarbitoj, kiom restos dum 1964?

"La Informilo" ne aperis dum oktobro 62: informoj tute mankis por ĝin plenigi. La 3 aliaj numeroj estis dissenditaj en kontentigaj templimoj.

2/ Financa raporto: s-ro Chapellier, federacia kasisto, prezentas sian kasan raporton.

Ambaŭ raportoj estas unuanime aprobitaj de la kongresanoj.

La diversaj ĉeestantaj aktivuloj aldonas diversajn precizojn al la ĝenerala aktiveca raporto. Krome, s-ro Durand, profesoro en epinala liceo, raportas pri siaj Esperanto-kursoj en la liceo.

3/ Adapto de la statutoj por deklaro de la federacio laŭ la leĝo de 1901. S-ro Colnot prezentas projekton de statutoj (antaŭe komunikitan al la komitatanoj), kune kun kelkaj proponoj pri ŝanĝetoj, kiujn li ricevis. Tiu projekto ricevis la aprobon de UFE pere de s-ro Rougetet, kaj de la prefektejo de Meurthe et Moselle.Jam ekde la titolo donota al la federacio, la diskutado vigliĝas. Fine oni interkonsentas pri la titolo: "fédération culturelle de l'Est pour l'Espéranto". La diskutado estas daŭre vigla pri ĉiuj artikoloj de la statutoj. S-ro Manceau krome disdonas studon, kiun li faris pri la avantaĝoj, kiujn donas al la asocioj kiel la nia, loka leĝo 1908 en la transvogezaj departementoj (Alzaco kaj Mozelo). La prezidanto ĉesigas la diskutadon ĉirkaŭ la 12a30. Post komuna manĝo, la diskutoj rekomenciĝas je la 15a. Estas decidite aprobi nun la artikolojn 8an ĝis 17a, pri kiuj ni povas interkonsenti. Pri starigo de nia sidejo en Alzaco, ni ne povas decidi hodiaŭ. La mozelaj kaj alzacaj ĉeestantoj, izolitaj en siaj urboj, pensas ke la sidejo de la federacio devas apogiĝi sur loka grupo, kaj la sola grupo (Strasbourg) ne estas reprezentata en Epinal. Pli poste en la jaro okazos komitata kunveno, dum kiu oni decidos pri la sidejo de la federacio kaj pri la redaktado de la unuaj artikoloj de la statutoj. Tiu decido de la komitato estos submetita je la koresponda voĉdono de la tuta membraro. Nun oni elektas la novan komitaton (laŭ la ĝisnunaj statutoj). Estas neniu nova kandidato, la 10 antaŭaj komitatanoj estas reelektitaj.

4/ Rilatoj kun la nacia movado. Laŭ la novaj statutoj de UFE, nia delegito ĉe la nacia unuiĝo ne plu povas esti elektita inter la naciaj konsilianoj. Nia ĝisnuna delegito, s-ro Chapellier, estis elektita lastjare nacia konsiliano. Por resti nia delegito, li akceptas ne plu kandidatiĝi al la nacia konsilio. Li do povos reprezenti nian federacion en Perpignan dum pentekosto.

Ni studas nun la jaran raporton de UFE, pri kiu ni devas voĉdoni. Mankas diversaj precizigoj pri iuj punktoj, kiujn la ĉeestantaj naciaj konsilianoj (s-oj Manceau kaj Chapelier) ne povas doni al ni, ĉar ili ne ĉeestis la kunvenojn de la nacia konsilio dum kiuj oni decidis pri tiuj aferoj. Ni decidas unuanime (kun sindetenoj de s-roj Manceau kaj Chapellier) aprobi la financan kaj la aktivecan raportojn de UFE, sed kun kelkaj rezervoj kaj rimarkoj:

- la presado de la revuo "Franca Esperantisto" ŝajnas tre kosta al ni, des pli ke duono de la numeroj estas presita ofsete. Ni deziras laŭdi la akuratecon de la apero de la diversaj numeroj de post unu jaro, sed ni devas ankaŭ substreki la svarmadon de multnombraj eraroj, kiuj igis nian nacian gazeton nerekomendebla por la komencantoj de niaj kursoj.! Krome, ni dezirus scii, kiu pagis la paperon,kaj la presadon de la speciala numero de la revuo pri la roma forumo? Se UFE, kiu prenis la decidon de tiu elspezo?

- eldona fako. UFE elspezis grandan sumon por eldoni libron. La deziro de la federacio estas ke, ĉar ekzistas en Francujo (kaj alilande) jam pluraj eldonistoj, UFE antaŭ ol decidi propran eldonon de libro, informiĝu ĉe la eldonistoj kaj laborigu la eldoniston kiu proponos la plej favorajn prezojn laŭ komerca vidpunkto.

- organizo de propagando. Sed UFE mem povas eldoni propagandilojn. Diversaj membroj sendis projektojn pri propagandiloj al UFE, kaj ne ricevis respondon ĉar la projekto iris de unu al la alia. La orienta federacio petas ke la konsilio estu organizita tiel ke ĉiuj konu la diversajn fakajn respondeculojn (ekzemple ke oni sendu al iu preciza adreso la proponojn pri propagando). Ni sugestas ke oni pristudu la eldonon de taŭga propagandilo pri nia movado disdonota al la lernantoj finantaj la elementajn kursojn.

- konkludo. La financa kaj la aktiveca raportoj de UFE ne estas sufiĉe precizaj kiel oni povas konstati laŭ la ĉi-supraj demandoj. Tial la orienta federacio petas ke venontaj raportoj estu pli precizaj kaj ĝi ne povas tute aprobi la nunajn raportojn. Tial, ĝi aprobas la raportojn sed kun rezervoj pri la punktoj jam cititaj. Nia delegito ĉe la nacia kongreso voĉdonos do konforme laŭ tiu decido.

La laborkunveno finiĝas post la 17a. Pro foriro de pluraj komitatanoj, la kunveno por elekto de la nova estraro ne okazis. Tiu elekto okazos la saman tagon kun la decidoj pri la novaj statutoj kaj sidejo. Raportis J.P. Colnot

Nancy. La kunvenoj de la nancia grupo rekomenciĝis la 21an de majo kun deko da ĉeestantoj. Ili refariĝis, principe monataj sed kun interrompo dum la somera libertempo. La kunvenoj de la 11a de junio kaj de la 2a de julio kunvenigis nur duondek-duon da personoj. Ni esperas ke la ceteraj 20 aliaj membroj konataj en Nancy bonvolos, de tempo al tempo, doni al ni la plezuron de sia vizito.

Nova kurso pri Esperanto. "Cours pratique" far B. Thaillet, metodo por lerni sola Esperanton. Eldonoj "Nova", Mulhouse (s-ro Lienhardt).

Suplemento presita: 1/ kotizoj por 1964, 2/ esperanto-prospekto (nova) pri Nancy: la turisma servo de Nancy ĵus eldonis esperantan aldonon al la turisma kolore ilustrita prospekto pri la urbo, 3/ grava kaj malĝojiga anonco: "La Informilo" ne plu aperos! De pluraj monatoj, la presisto havis la plej grandajn malfacilaĵojn por presi nian bultenon. (S-ro Fondrillon emeritiĝis iom antaŭe). Ĉi tiu oktobra numero estas bedaŭrinde la lasta, kiun li povis presi. Eldonita de 13 jaroj, nia informilo estis la sola regiona bulteno aperanta presite. Por informoj pri Esperanto-aranĝoj, oni de nun legu "Francan Esperantiston". Por urĝaj aŭ eksterordinaraj informoj, ni komunikos kun niaj membroj per cirkuleroj.



Januaro 1964 - 48a "La Informilo" (4 paĝoj, de nun formato A4, ĉiam stencilitaj.)

Modifo de la statutoj de la federacio: la komitato, kiel decidite en Epinal, repridiskutis la projekton, ĉefe la artikolojn 1 ĝis 8, pri kiuj neniu decido povis okazi en Epinal. La nova kompleta teksto de la statutoj (17 artikoloj) aperas nun en 2 paĝoj, kaj la membraro devas nun aprobi aŭ malaprobi la tutan tekston antaŭ la 30a de aprilo. La sidejo de la federacio estos en Nancy.

Strasbourg - Malfermiĝis la 17an de oktobro vespera senpaga kurso kun 30 gelernantoj. Ĝin gvidas s-ro Cuené. Krome, ĉar pluraj personoj ne povis veni al la kurso vespere, 2a kurso kun 12 lernantinoj komenciĝis decembre, gvidata de s-ro Zipfel. Strasburgo pruvas, ke Esperanto marŝas antaŭen tute sola, ĉar de longe kvazaŭ neniu propagando por Esperanto estis farita en Strasburgo. La Zamenhof-festo okazis la 15an de decembro, kun paroladoj de la prezidanto s-ro Cuené kaj de s-ro Dentinger.

"Nancy-Esperanto" - Sub tiu titolo aperas nun, en la loka gazetaro, la komunikoj pri la komuna agado de la nancia Esperanto-grupo kaj de la iama junulara sekcio. La kunvenoj okazas la 1an mardon de ĉiu monato en la junuldomo. Ni planas transformi la grupon al "kultura centro". La 10an de decembro okazis prelego okaze de la 15a datreveno de la "universala deklaracio de la homaj rajtoj". Ni sendis leterojn al U.N.O. kaj al U.N.E.S.K.O., ni plue rilatas kun U.N.E.S.K.O., kiu sendis al ni afiŝojn kaj flugfoliojn. La lokaj gazetoj raportis. La strasburganoj estas feliĉaj homoj: ili mirakle varbas multajn gelernantojn sen propagando. Ni senĉese ĉiujare propagandas. ĉijare, komunikoj al la lokaj gazetoj, radio-anonco, 20 afiŝoj anoncis inforkunvenon kun projekciado de la "Lentaigne-diapositivoj". Nur 6 geesperantistoj venis. Neniu publiko interesiĝis, neniu lernanto al la publika kurso, kaj perkoresponde nur kelkaj lernantoj.

Epinal - F-ino Jacquot kaj s-ro Bergerot (lernintoj kaj nun kunlaborantoj de la nancia perkoresponda kurso) sukcesis trovi kursĉambron por starigi kurson kun 5 lernantoj.

Bar le Duc - S-ro Ancher, antaŭa prezidanto de la loka grupo, revenis en Bar. Reorganizado de la grupo estas antaŭvidita. S-ro Denis gvidas kurson en la geinstruista seminario, kaj krome plurajn perkorespondajn lernantojn en Meuse.


Januaro 1965 - 49a "La Informilo" (4 paĝoj)

Nia federacio, oficiale deklarita. Sekve al la printempa referendumo, ĉiuj voĉdonintoj aprobis la novajn statutojn. Poste la sekretario, J.P.Colnot, klopodis deklari oficiale la federacion ĉe la prefektejo de Meurthe et Moselle. Sub la titolo "fédération culturelle de l'Est pour l'Espéranto" kun sidejo en Nancy (M.J.C., 27 rue de la République) nia federacio estas oficiale registrita je la dato 6a de julio 1964. La registrado estas oficialigita per apero de anonco en la leĝa gazeto (J.O. du 31/7/1964).

La sekretario serĉas bonvolemulo(j)n por organizi la jaran kongreson de la federacio antaŭ Pentekosto...



Strasbourg - Artikolo alvenis el tiu urbo dum majo, sed povas aperi nur 8 monatojn poste, ĉar tute mankis aliaj informoj. La 22an de aprilo okazis la ekzameno je la fino de la Esperanto-kursoj. La saman tagon vizitis la grupon d-ro Ivo Lapenna (tiam ĝenerala sekretario de UEA, kaj de post la UK en Hago aŭguste, prezidanto de tiu asocio). D-ro Lapenna venis por jura prelego en la universitato. Li afable proponis renkonti la esperantistojn. Akceptita de d-ro Tortel kaj s-ro Cuené, li vizitis vespere la lernejon, kie estis okazanta la ekzameno. Post la ekzameno, ĉiuj kunvenis en la sidejo de la grupo kun sia eminenta gasto. La sekvantan tagon, li vizitis Strasburgon, gvidate de s-ino Muller. Vespere, li konsentis viziti kun strasburganoj la najbaran grupon Oberkirĉ. Pluraj strasburganoj akompanis lin dum tiu "malbonega" vojaĝo(?).(Mi lasas al la verkinto, s-ro Cuené, la respondecon pri lia teksto.) Ĉar, kvankam Oberkirĉ troviĝas nur 20 kilometrojn for de Strasbourg, la-de virinaj manoj gvidata-aŭtomobilo bezonis pli ol unu horon por atingi tiun urbon. Ĝi perdiĝis sur la aŭtovojo! Sed, kiel por Romo, ĉiuj vojoj finfine gvidas ĝis Oberkirĉ kaj ĉiuj retroviĝis-iom malfrue! Okazis tiam tre vigla diskuto de ĉiuj kun d-ro Lapenna, ĉefe pri projekto de tut-semajna eŭropa seminario, organizota venontjare de d-ro Herrmann kaj de germana Esperanto-asocio, kiu okazos en Strasburgo. Kaj kvankam la hejmveturado estis multe pli rapida, ĉiuj enlitiĝis nur je la 2a matene.

Naskiĝo:en Laxou naskiĝis, la 30an de aŭgusto, Liliane, filino de gesinjoroj Colnot.

La nancia perkoresponda kurso evoluas kaj moderniĝas: alvoko al ĉiuj esperantistoj en (kaj eĉ ekster) nia federacio, kiuj deziras helpi en la perkoresponda instruado de esperanto al personoj, ĝenerale izolitaj, kiuj deziras lerni nian lingvon. Sufiĉas skribi leteron en Esperanto al la adreso de la kurso. Supera kurso estas je la dispono de interesatoj por prepari ilin al la superaj ekzamenoj de Esperanto. Ĉiuj esperantistoj estas krome alvokataj por konigi nian kurson al personoj, kiuj deziras lerni Esperanton. La kurso estas ĉiam senpage gvidata: la kotizo (21fr) entenas la kotizon al UFE kaj la federacio, kaj pagas la kursmaterialon kaj la poŝtajn elspezojn. Ek de nun, ni provas labori, unue per broŝureto kun fleksebla disko "nos premiers pas en Espéranto", due per moderna libro "ni parolu en Esperanto". Ambaŭ estas eldonitaj de "éditions françaises d' Espéranto" (s-ro Ribot).

Ekzamenoj - Post 2 jara laboro kaj somera restado en Grésillon, s-ro Marcel Bergerot (Epinal), kunlaboranto de nia perkoresponda kurso, sukcesis la malfacilan ekzamenon de "atesto pri kapableco".

Prospektoj en Esperanto : al ĉiuj interesiĝantoj pri Esperanto kaj pri nia perkoresponda kurso, kontraŭ pago de 3fr50, ni sendos kiel dirite la broŝureton "nos premiers pas en Espéranto" kun fleksebla disko kaj kelkaj belaspektaj turismaj aŭ komercaj prospektoj. Esperantistoj povas ankaŭ mendi por konatiĝi kun tiu materialo. Krome ni petas ĉiujn, kiuj konas novajn belajn prospektojn, informi nin pri tiuj eldonaĵoj (se eble sendi ekzempleron aŭ priskribon kaj adreson, kie mendi).( Sekvas recenzo de 6 jam konataj prospektoj, daŭrigenda.)
Majo 1965 - 50a "La Informilo": (4 paĝoj)

Invito al la 24a orientfranca kongreso, la 27an de majo en Nancy.



S-ro Ferez transloĝiĝis kaj fariĝis prezidanto de la Esperanto-grupo de Nice. Ankaŭ d-ro Tortel transloĝiĝis el Strasburgo.

Nancy Espéranto (kiel iam la Tejo-sekcio) proponas denove ekskursojn kaj renkontiĝojn. Jam okazis migrado, kun nur 4 partoprenantoj en la regiono de Raon l'étape, la 1an de majo, kaj denove la 8an de majo ĉirkaŭ Gérardmer.

Raporto pri la agado de la federacio.1963-1965. Post la oficialaj klopodoj faritaj por la deklaro de nia federacio, neniu grava ŝanĝiĝo okazis en nia fakta situacio. Malgraŭ kelkaj aktivuloj, nia aktiveco stagnadas. Jen, ni iom progresas laŭnombre, jen, ni malprogresas, sed niaj aktivuloj (ĉiam la samaj) laborantaj izolece kaj sen plia helpo laciĝas en la ĉiujaraj samaj taskoj. Esperanto restas nekonata de la ĝenerala publiko, kaj la indiferenteco al nia afero estas eble pli granda ol iam antaŭe. Kiam niaj klopodoj estas konataj de la publiko, ili aspektas vanaj kaj oni kompatas nin... - Nia membraro, kreskinta dum 1962 ĝis 100 membroj, falis dum 1963 ĝis 89, dum 1964 ĝis 85 membroj. Aktuale ni atingis unuafoje 105 membrojn, ni do iom progresis. Tiuj rezultoj ne sufiĉe montras ke tamen senĉese ni varbadis: dum 1963, 29 novajn membrojn, dum 1964, 26 novajn kaj dum 1965 ankoraŭ 43 novajn. Sed la varbado apenaŭ sukcesas kompensi la perdojn. Speciale varbis: - dum 1963, la nancia koresponda kurso (12 membroj), Strasbourg (4), Creutzwald (2), Metz (2), Epinal (2), Bouvacôte (2), - dum 1964, la nancia koresponda kurso (12 membroj), Bar le Duc (7), Strasbourg (3), - dum 1965, s-ro Denis varbis en Bar le Duc, 16 novajn kursanojn, la nancia kurso 17, kaj s-ro Manceau en Creutzwald 12. - Grupo ekzistas kaj vivas nur en Strasbourg, kun 14 membroj en 1963, 16 en 1964 kaj jam 17 en 1965. En Nancy, kie oni respektive kalkukis 27 kotizpagantojn dum 1963, 17 dum 1964 kaj nur 12 en 1965, la apatio estas ĝenerala, apenaŭ duondekduo da personoj, el kiuj nur 2 aŭ 3 membroj de UFE, regule ĉeestas la monatan kunvenon. Ne eblas starigi la planitan '"kulturan centron", ni eĉ ne estas sufiĉe da interesatoj por starigi komitaton! Kun iom pli da bonvolemuloj, kiom da laboro ni povus efektivigi, ĉar ja ekzistas multaj eblecoj! - Informado pri Esperanto: la diapozitivoj de la federacio estas ĉiam je ĉies dispono; s-ro Denis en Bar le Duc uzis ilin plurfoje sukcese, kaj s-ro Bergerot en Epinal. En Nancy, 2 projekciadoj dum novembro 1964 ne sukcesis instigi la (malgrandan) publikon lerni Esperanton. El Nancy, 40 ĝis 60 komunikoj estis dissendataj ĉiujare al la lokaj kaj regionaj gazetoj, ili ebligas la varbadon de kelkaj korespondaj lernantoj (inter 10 kaj 20 ĉiujare.) Nun ni rilatas pri tiu problemo, kun la informa fako de UFE. Ĉiumonate, komunikoj estas regule liverataj al 12-14 regionaj gazetoj, entute pli ol 100 depost oktobro. La plej multaj komunikoj, tamen ŝajne ne aperas, nur la grava "Est Républicain" enpresas preskaŭ ĉiujn komunikojn, kondiĉe ke ili estu mallongaj kaj ne (tro) propagandaj. Post eldono de turisma fadfolio antaŭ 2 jaroj, la turisma servo en Nancy pagis anoncon ĵus aperintan en la ĵarlibro 1965 de UEA. Ni scias nenion pri la informado en aliaj urboj. - Instruado de Esperanto: parolaj kursoj funkciis en Bar le Duc, kies s-ro Denis sukcese ĉiujare instruas Esperanton en la geinstruista seminario. En Strasbourg ankaŭ ĉiujare sukcesas parolaj kursoj, lastjare kun 30 gelernantoj. Ĉijare lernas Esperanton, la unua mondcivitano, Garry Davis, nun loĝanta en Strasbourg. En Thann ankaŭ funkciis kurso kun deko da lernantoj. En Epinal, kurso funkciis kun 5 gelernantoj; en Creutzwald daŭre funkcias kontentige la kursoj de s-ro Manceau. Nur en Nancy, la publika intereso tute ne ekzistas, ne estas eble varbi parolajn lernantojn, malgraŭ 6 artikoloj aperintaj denove dum pasinta novembro en la lokaj gazetoj. Koresponda kurso ĉiam funkcias en Nancy, kun 10 lernantoj dum 1963, 15 dum 1964 kaj 17 novaj de post oktobro 1964. Supera kurso gvidas nun 5 lernantojn. -Varbado de membroj logike sekvas la funkciadon de kursoj. Mi parolis ĉi-supre pri nia varbado ĝenerale. Mi provas sekvi la novvarbitojn: el 18 novvarbitoj dum 1961, nur 8 rekotizis dum 1962, 3 dum 1963, 2 dum 1964 kaj 1965. El 34 novuloj dum 1962, nur 8 rekotizis dum 1963, 8 ankoraŭ en 1964 kaj 6 dum 1965. El 29 novuloj en 1963, nur 7 rekotizis dum 1964 kaj 6 dum 1965. Kiom restos en 1965 el la 26 novuloj de 1964? ĝis nun nur 6! Evidentas, ke ni havus avantaĝon ŝanĝi niajn metodojn! - Delegitaro de UEA: malmultaj ŝanĝoj. La delegiteco en Metz vakas, nova delegito kaj junulardelegito fariĝis s-ro Kubler'>Kubler en Roderen/Thann, s-ro Fondrillon fariĝis delegito kaj fakdelegito en Essey-lès-Nancy (anstataŭ Nancy). S-ro Chapellier fariĝis delegito kaj fakdelegito en Nancy (anstataŭ nur fakdelegito). S-ro Colnot fariĝis delegito kaj junulardelegito en Laxou (anstataŭ JD en Nancy). Entute 17 personoj plenumas 22 delegitajn servojn. "La Informilo" ne plu aperas presita. Ni ne sukcesas aperigi ĝin regule sub forme stencilita. Cetere informoj ĝenerale mankas. Ni ne plu petas abonon por ĝi kaj sendas ĝin al la membroj per la kaso de la federacio. Ni ne povus en tiaj kondiĉoj liveri tro oftajn eldonojn. Se ni, pli poste, povos antaŭvidi regulan aperon, ni ree petos de niaj membroj abonon, almenaŭ por pagi la sendokostojn.

Jen, karaj legantoj, raporto kiu volis esti, ne pesimista, sed nur realista.

Ni atendas el vi kuraĝigajn informojn, kiuj sciigos al ni ke vi agis por la disvastigo de Esperanto. Ĉiuj aktivuloj nepre informu nin pri siaj agado kaj sukcesoj. Tiel, ĉiuj havos malpli la impreson esti izolitaj kaj nia federacia kongreso povos konkludi optimiste siajn laborojn. J.P.Colnot.
Aùgusto 1965 - 51a "La Informilo". (8 paĝoj)

raporto pri la 24a orientfranca kongreso okazinta en Nancy la 27an de majo.Ĉeestis 25 personoj (el 112 membroj).Tuj post la malfermo fare de s-ro Boyet, federacia prezidanto, la sekretario s-ro Colnot legas salutleterojn de neĉeestantoj, inter kiuj sprita letero de s-ro Raymond Schwartz. Dume, disdoniĝis multobligita kasraporto, kiu jene resumiĝas: saldo je la 24/5/63: 287,87 - enspezoj: 250,80 - elspezoj: 159,83 - saldo je la 10/5/65: 378,84. La ĉeestantoj unuanime akceptas la kasraporton, kun gratuloj al s-ro Chapellier pro la klara redaktado. La sekretario raportas poste pri la oficiala deklaro de la federacio ĉe la prefektejo de Meurthe et Moselle, sub la titolo "fédération culturelle de l'Est pour l'Espéranto", kaj legas la anoncon aperintan en la leĝa gazeto je la dato 31/7/1964.

Sekvas la aktiveca raporto de la federacio jam publikita en la pasinta "La Informilo". De tiam ,la membraro ankoraŭ kreskis ĝis 112 membroj. La ĉeestantoj ankaŭ unuanime aprobas tiun raporton. Tuj poste, la aktivuloj alportas precizigojn kaj aldonojn pri la lokaj aktivecoj:

- en Strasbourg (s-roj Heintz kaj Cuené) la kursoj kontentige evoluas. La "unua mondcivitano", s-ro Garry Davis, ne nur eklernis Esperanton, sed ĵus fariĝis membro de nia federacio.

en Epinal (s-ro Bergerot kaj F-ino Jacquot), nova kurso ne povis funkcii ĉi-jare, sed post la pasintjara kurso restas grupeto de fervoruloj. Kursoj regule okazas en la teknika liceo, gvidataj de s-ro Durand, sed la tiea licea reglamento ne permesas membrigi la lernantojn.

en Thann (s-roj Kubler kaj Grossmann), grupeto de junuloj nun aktivas. Ili projektas renkontiĝon dum la 17-18-19aj de septembro proksima. Ili ĵus malfermis kurson en


Roderen kun 8 lernantoj.
Photos 14 et 15 la esperantistaro en Thann la 19-an de septembro 65
- el Creutzwald, s-ro Manceau letere sciigis al ni ke li malsaniĝis kaj devis provizore ĉesi aktivi. Liaj kursoj tamen plue funkcias, gvidataj de lia lerninto s-ro Jawurek.

- en Bar le Duc,( s-ro Denis )pro ŝanĝo en la direkcio de la porinstruista seminario (kiu fariĝis gea), montriĝas kondiĉoj malfavoraj al la bona disvolviĝo de la kursoj. Ni esperas reboniĝon por la sekvontaj jaroj.

- en Nancy, de post oktobro 1964, kunlabore kun la informa fako de UFE, pli ol 10 gazetartikoloj estas senditaj (10 serioj al 7 ĝis 12 regionaj gazetoj). La sendo de la artikoloj okazas nun regule ĉiujn tri semajnojn, tiu agado celas alkutimigi la publikon kun la "fakto Esperanto". Ĝis nun pli ol 50 personoj petis informojn, 13 mendis la diskon "nos premiers pas" kaj 18 lernas koresponde. La reto de korespondaj kunlaborantoj de la nancia koresponda kurso posedas nun 11 kunlaborantojn en 6 departementoj, kiuj ĝenerale ankaŭ gvidas aŭ preparas sin al gvidado de parolaj kursoj.

Elekto de la nova komitato: la ĝisnuna komitato estis elektita en Epinal antaŭ 2 jaroj, laŭ la malnovaj statutoj, kaj konsistis el 10 personoj. La tuta komitato nun eksiĝas kaj ni reelektos, konforme kun la nunaj statutoj, novan komitaton de 12 membroj. Ĉiujare de nun, ni renovigos trionon de tiu komitato. Laŭ alfabeta ordo, ni decidas pri la 4 komitatanoj jam reelektotaj dum 1966 kaj la 4 reelektotaj dum 1967. Inter la ĉeestantoj, anonciĝis 8 kandidatoj, 3 aliaj anoncis sin letere. Mankas unu kandidato. S-ro Kubler konsentas kandidatiĝi. La kongresanoj elektas unuanime la 12 kandidatojn: s-roj Bergerot (Epinal), Boyet (Sarreguemines), Chapellier (Nancy), f-ino Colin (Lunéville), s-roj Colnot (Laxou-Nancy), Cuené (Strasbourg), Denis (Bar le Duc), Durand (Epinal), Fondrillon (Essey-Nancy), Heintz (Strasbourg), Kubler (Thann), Manceau (Creutzwald).

Rilatoj kun la nacia movado. S-ro Boyet malfermas tiun gravan parton de nia tagordo per raporto pri la krizo, kiu minacas nian nacian unuiĝon. La funkciado de UFE ja ne estas la plej kontentiga, sed ni devas serĉi demokratajn rimedojn por plibonigi tiun situacion. S-ro Gouget, per sistema dissendo de cirkuleroj kaj pamfletoj riskas detrui nian asocion kaj senkuraĝigi niajn aktivulojn.Tre vigla diskutado sekvas, en kiu partoprenas ĉiuj aktivuloj, kaj ĝi daŭras ĝis la 12a30. Post komuna tagmanĝo, la malbela vetero ne ebligas la projektitan viziton de Nancy kaj la diskutoj rekomenciĝas post la 15a. Iom post iom ellaboriĝis 2 rezolucioj, ambaŭ unuanime akceptitaj de la ĉeestantoj, ĉar ili resumas ĉiujn opiniojn. Unu koncernas racian manieron voĉdoni dum la ĝeneralaj kunvenoj de UFE, la dua koncernas la nunan krizon en la asocio. Ni petas klaran financan raporton, helpon de UFE per taŭga materialo por instigi la novajn lernantojn aliĝi al la movado, aperigon de taŭga gazeto, petas UFE konsideri la ĝentile prezentitajn proponojn, kio evitos malĝentilan percirculeran opozicion.

S-ro Heintz estos nia delegito ĉe la nacia kongreso en Le Havre. La tajpitan tekston de la rezolucioj ni sendos ĝustatempe al li kaj al UFE. Ni rekomendas al li 1/ sin deteni en la balotoj (pri jarraporto kaj financa raporto) 2/ prezenti publike niajn rezoluciojn.

S-ro Guillaume, la ĉefdelegito de UEA, petas novajn kandidatojn por fakdelegitaj postenoj: s-ro Denis proponas sin por la S.O.S-aŭtomobila servo. S-ro Colnot ĵus fariĝis fakdelegito pri turismo. Ni serĉas kandidatojn ankaŭ pri instruado.

S-ro Guillaume petas alvokon por la subskribo de la peticio de UEA. S-ro Lienhardt letere pritraktis la saman problemon; li sugestis ke UFE eldonu foliojn por faciligi la peton de individuaj subskriboj (ĉefe de eminentuloj, parlamentanoj,ktp...). Ĉar la afero nun urĝas, s-ro Heintz petos en Le havre pozitivan respondon de UFE. S-ro Colnot ĝis nun akiris favorajn subskribojn de 4 parlamentanoj en Meurthe et Moselle: s-ro d-ro Weber, deputito-urbestro de Nancy (tre favora), s-ro André Picquot, deputito de Toul, s-ro Pierre de Ĉevigny, senatano, s-ro Louis Dupont, deputito de Longwy.



Elekto de la estraro: anonciĝis nur la 3 kutimaj kandidatoj, tial la estraro konsistas denove el: prezidanto: s-ro Boyet, sekretario: s-ro Colnot, kasisto: s-ro Chapellier.

Dum parto de la kongresanoj jam foriras pro la fervoja horaro, 5 personoj trapasas la ekzamenon de atesto pri lernado. Projekciado de lumbildoj pri Nederlando finas tiun 24an kongreson. Protokolis Jean Paul Colnot



Invito al junulara renkontiĝo en Thann (68) la 17-18-19ajn de septembro.

Denove do, oni kolektas subskribojn por peticio lanĉita de UEA. La sekretario ĵus ricevis, kun aldonita tre favora letero, la subskribon de s-ro Triĉaud, ĝenerala delegito de la franca federacio de domoj por junuloj kaj kulturo je la nomo de la tuta federacio, kiu grupigas 560 lokajn soci-kulturajn asociojn en tuta Francujo, kun pluraj centmiloj da membroj.



Ekskursoj kaj renkontiĝoj. Dum Pentekosto, renkontiĝis ĉe la Schluchtpasejo kaj ĉe la supro de Honneck, la esperanto-grupo de Romans (26) aŭtobuse vojaĝanta, kun esperantistoj el Epinal, Thann kaj Nancy. La 11an de julio kelkaj esperantistoj rendevuis en le Hohwald, de kie pieda ekskurso kondukis ilin ĝis monto Sankta Odila, kie renkontis ilin samideanoj veturintaj aŭtomobile el Epinal.
1   ...   6   7   8   9   10   11   12   13   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Jacquot
  • Cuené
  • Manceau kaj Chapelier
  • Tortel
  • Majo 1965
  • Denis
  • Kubler
  • J.P.Colnot. Aùgusto 1965
  • Kubler kaj Grossmann
  • Manceau
  • Bergerot
  • Heintz
  • Boyet

  • Elŝuti 2.03 Mb.