Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo1/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   55


kom:2as/fe/hi/ko
teksto eltirita de "La Informilo" n-oj 18-19-20

1/ apero de Esperanto - 1903 1914
Kiam alvenis en Nancy, la novaĵo: "nova internacia lingvo estas aperinta" multaj homoj interesiĝis pri tio. En decembro 1902, du profesoroj en la liceo, s-roj Adam kaj Maresquelle pensis voki la izolitajn amikojn de Esperanto por ĉeesti kunvenon.
Photo 104 - Carlo Bourlet (186-1913)
La 11an de januaro 1903, s-ro profesoro Charles Bourlet, prezidanto de la pariza grupo prezentis en salle Poirel, al multaj aŭskultantoj, trafegajn argumentojn favorajn al la disvastiĝo de la lingvo Esperanto.

La 19an de januaro, la kunvenantaro en "salle de l'agriculture" starigis la nancian grupon de la SFPE. (société française de propagation de l'Esperanto)

La 20an de januaro, malfermiĝis la kurso en dek lecionoj por la membroj de la grupo de "touring club". Tiu organizo donis al la nova societo subvencion de 200 frankoj! ( en 1997, oni obligu per 20 por retrovi nunajn frankojn = 4000frf) .

La kurso farita de s-ro Maresquelle, sekretario de la grupo estis granda sukceso. De 50 ĝis 90 fidelaj kaj atentaj aŭskultantoj trovis lokon en la granda amfiteatro de la scienca fakultato. Post la fino de la kurso, ĉiumonate la unuan kaj la duan vendredon, oni organizis legadon, tradukon kaj konversaciojn.

La grupoj de Nancy kaj Epinal kune presigis belan jarlibron: por la jaroj 1903 kaj 1904, kiu temis pri


  • historio de la nancia grupo: propagando esperanta, statuto de la grupo, listo de la membroj.

La komitatanoj estis: s-roj Le Monnier, profesoro, prezidanto - doktoro Friot, vicurbestro, vicprezidanto, Maresquelle, proferoro, sekretario, Michels, apotekisto, delegito de TCF "touring club de France", kasisto, Gain, profesoro, membro, E. Adam, profesoro, membro.

La ĉefaj aktivaj membroj estis: s-roj Ch. Adam, rektoro de la akademio de Nancy, Maringer, urbestro, Gérard, vicurbestro, Ruttinger, vicurbestro, Danis, direktoro de la orienta lernejo pri metioj,.Daum (f-ino), de la kristalfabriko, Furby, prokuroro de la Respubliko, Barono de Meckenheim, Risston, doktoro pri juro, k.t.p...

La ĉefaj asociaj membroj estis: Aubriot, profesoro, Antoine, profesoro, Bauer, de la instituto pri kemio, Camet, apotekisto, Daum (Jean, Léon, Henri), kristalfabrikistoj, Desouches, profesoro, d-ro Gille, Guitard, de la instituto pri kemio, Hornecker, artkitekto, Hanns, profesoro, Majorelle (Jules); Maresquelle (s-ino) Thomas, presisto, k.t.p...

(El la cititaj viroj, 4 estis elektitaj poste por nomi stratojn en Nancy: s-roj Friot, Ĉ. Adam, Maringer kaj Majorelle.)



  • historio de la grupo de Epinal

aperis listo de la membroj.
(komentario de 1954: Certe niaj legantoj miros pri tio, ke en tiu epoko jam tiel vigla estis la esperantismo en nia regiono. Se la progresoj estus ĉiam same grandaj, preskaaŭ ĉiuj Lorenanoj devus scipovi Esperanton. Sed okazis poste granda malfeliĉo: la unua monda milito).
0000000000000000000000000000000000

Article de notre "arĉiviste" vandopérien J.L. Thibias,

paru dans le no 50 de "La Informilo" .

(2-ème trimestre 1985)




  • la movado de 1904 ĝis 1911 ... - Grava estas la demando ĉu transporto de esperanta libroŝranko estas fruktodona laboro ? Vi eble opinios ke ne ! Tiam, vi ne pravos. Ĉar tia transporto estas utilega, kiam oni rimarkas, ke en la ŝranko estas trezoro ! "Kia trezoro ?" vi tuj demandos..."Ĉu oro , juvelo, diamento, gajnanta bileto de sporta loto ?"...Ne, sed la libro de la asembleoj de la esperanto-grupo de Nancio, de 1904 ĝis 1911. Ne malmiru ! Tiu libreto estas ja trezoro, ĉar ĝi alportas multajn netakseblajn sciigojn pri niaj prauloj ! Kiam mi legis tiun libreton - pli ekzakte tiun kajeron, kie estas mane registritaj la debatoj de la nancia grupo dum ĝiaj jaraj aŭ eksterordinaraj asembleoj - mia unua penso estis peti de s-ro Claudel lian *tempo-maŝinon por iri al Nancio de la komencanta XXa jarcento, tien vidi nek daruaojn, nek birdohomojn sed la nanciajn esperantistojn de la pionira epoko...kaj sonregistri iliajn tutajn debatojn. Sed mi rimarkis, ke la raportoj estas skribitaj franclingve. Do sendube ankaŭ la debatoj tiel estis kaj eble ne ĉiuj esperantistoj povus bone kompreni ilin. Do mi decidis pli tradicie agadi kaj traserĉi en la skribitaj raportoj la plej notindan "la tuta reskribo de la kajero estus eble tro laciga por la leganto kaj sendube tro multekosta por "La Informilo". La raportoj estas faritaj de tri sinsekvaj sekretarioj : sinjoroj Maresquelle, Nieger kaj (eble) Thiaucourt. Unua konstato: tiamaj samideanoj ne skribis pli bele ol ni...la skribaĵoj de la tria sekretario ne estas pli legebla ol tiuj de la fondinto de la libroservo (?!). Ĉu la regionaj prauloj multe malsimilis al ni ? Ne vere, kvankam estas kelkaj diferencoj = Unue, temas pri grupo de Nancio ne pri nord-orienta federacio. Tiu-ĉi iel ne povis ekzisti same kiel hodiaŭ, car tiam la tri departementoj Bas-Rhin, Haut-Rhin kaj Moselle estis ankoraŭ kontraŭvola parto de la germana imperio. = La kunvenoj ne okazis en la Junul-Domo (ĉu Philippe Desforges jam estis naskiĝinta ?). La lokoj menciitaj estas la 24, rue des Carmes, la scienca fakultato (rue de Serre), la anfiteatro (place Carnot) aŭ la komerco-domo. = Strangaj ŝajnas al ni hodiaŭ kelkaj monaj aferoj: la komerco-domo montras sian intereson pri la grupo per subvencio de 100 frankoj...(klarigos 100 tiamaj frankoj estas unu nova franko aŭ 10 000 malnovaj centimoj sed certe multe pli valoras ol cent nunaj frankoj !). = Ankoraŭ pli malkredebla: en 1904, la grupo decidis...malpliigi la kotizojn : 5F anstataŭ 6 por la membroj aktivaj, 6 anstataŭ 10 per la ...bonfaraj ! Tia strangaĵo tamen estis baldaŭ "korektita": kvar jaroj poste, rimarkante, ke la asocio ne plu disponas sufiĉe da mono, oni realtigas la kotizojn ĝis la antaŭa prezo ! Dezirante plibonigi la financan staton, la kasisto proponas en 1905 rimedon, kies formulado ŝajnas al ni konata :"...Necesas varbi por la grupo la plej eble multe da aliĝantoj...". Tamen la fama slogano..."Ĉiu federaciano malkovru almenaŭ unu novan membron ĉiujare..." ankoraŭ ne estis uzita ! Ĉu la tiamaj esperantistoj estis ĉiuj pli fidelaj ol nuntempe ? Ŝajnas ke ne: en 1904 kunvenis 25 membrojn en 1911 nur 17, kaj rimarkinte, ke la 6 membroj de la komitato ne povis pro diversaj kialoj fariĝi ĉiuj aktivaj esperantistoj, oni decidis aldoni en 1905...6 aliaj komitatanojn! Finfine la komitato havas 12 membrojn elektitajn por tri jaroj, triono estante anstataŭigita ĉiun jaron "sendube pro manko da volontuloj, ĉiuj komitatanoj estis unuanime re-elektitaj) Redaktis J.L. Thibias

*noto de la redaktoro : aludo al la intereso plena diapo-prezentado far s-ro Claudel dum la federacia kongreso en Epinal.

00000000000000000000000000000000000000000000000000000




  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • E. Adam
  • Risston
  • Majorelle
  • Maresquelle , Nieger

  • Elŝuti 2.03 Mb.