Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1-a trimestro 1990

Elŝuti 0.61 Mb.

1-a trimestro 1990




paĝo23/23
Dato14.03.2017
Grandeco0.61 Mb.

Elŝuti 0.61 Mb.
1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   23
Ludwig

  • Gérardmer - Multe da informado mi disdonis miaflanke. Afiŝoj sur la muro de la kultur–domo kun ŝanĝo de tiuj afiŝoj oportune, «reklamo» dufoje tra la gazeto «l'Est Républicain» en la loka paĝo. Kvar personoj el nia grupo partoprenis en nia aŭtuna staĝo en Buhl, evento kiu entuziasmigis ĉiujn. Akcepto de Raita, ĉarma finnlanda virino, kiu venis kun Modesto Ramelli kaj ravis nin per sia afableco, sia klereco kaj sia bonhumoro. Kune kun ni vizitis la naturan ĉirkaŭaĵon, ekspoziciojn, magazenojn… kaj restoracion. Ŝian intereso-plenan raporton vi malkovros en ĉi-tiu bulteno. Cetere mi aĉetis foto-kopiilon, kiu ebligas al mi esti pli efika por ellabori kurs-lecionojn. Mi prefere silentu pri la nombro de la klubanoj, situacio, mi esperas, provizora… Ginette Martin (Saulxures sur Moselotte (88))

  • Agotago en Orienta Francio!- per la ekspozicio de Esperanto France-Est kaj materialo disponigita de Take-La Domo, Michel Basso kaj Edmond Ludwig prezentis Esperanton dum la tago de la asocioj de Wintzenheim. Montriĝis refoje, ke la ekspozicio estas bona rimedo por allogi la homojn, kiuj post iom da legado starigas demandojn, kiujn la deĵorantoj iom povas respondi. Kvankam malgrandas la loka grupo. Esperanto iĝis realaĵo surloka. Per tiu reklamado Take-La Domo rekomencis agadjaron por pligrandigo de la loka skipo. Skribis E. Ludwig

  • Sarreguemines - Aŭtune la unua renkontiĝo de grupo ĉiam kontentigas pro ariĝo de preskaŭ la tuta membraro. Dunivelaj kursoj funkcios, ĉe «Esperanto Stelo», por progresantoj kaj praktikantoj. Rimarkinde: la lernado de la lingvo progresas etpaŝe. La gelernantoj ĉeestas la kurson lacaj pro taglaboro. Bezonas trovi mallacigajn momentojn dum la leciono. Kiel novaĵo ĉi-jara, ni praktikos konversacian rondon, unuafojan monate. Programiĝis aŭskultado de radio-elsendo, ludoj prezento de skribaĵo (literatura, letera, presa), babilado kaj kafo. Niaj du radio-amatoroj pruvas la taŭgecon de la lingvo. Post unujara lernado la komunikado per Esperanto eblas, ĉu per rekta konversacio, ĉu per poŝtkarto. Ĉiukaze tiu per-radia hobio vipas la lernemon. Rilato kun afrika klubo estas nia estonta celo. Kun ĝemela grupo ni intencas interŝangi informojn pri surlokaj vivo kaj problemoj, interŝangi kulturaĵojn, kiel kasedojn, revuojn, librojn… Ni volas sukcesi tian ĉi-epoke malkovrigan eblecon. Ekspozicio kaj prelego «monda civitaneco kaj lingvo universala» konigos Esperanton en urbo Dieuze (57). La temo ne prezentas la internacian lingvon kiel universalan, sed kiel atingon de plurjarcenta serĉado fare de kleruloj. Descartes kvazaŭ iniciadis la emon al universaleco sur lingvo-kampo. Ĉu nova grupo poste floros en Dieuze? Ĉi-urbe eblas informi la loĝantaron per la senpaga komerca eldonaĵo «Telex». La redaktoro akceptas artikolon kaj eldonas ĝin sen fortranĉo. Dumjare plurfoja raporteto prezentas ian agadon de la grupo (A. Hubert)

  • Bar le Duc - La urbestraro de Bar le Duc sciigis al nia grupo ke ĝi decidis akcepti nian proponon doni al iu loko en la urbo la nomon Zamenhof. Tiel, la placo situanta antaŭ la komercoĉambro nomiĝas ek de la 18-a de junio, «Place Zamenhof, père de l"Espéranto». 2 membroj de la klubo partoprenis la universalan kongreson en Adelaido en Australio, kaj la antaŭ kaj post-kongresajn aranĝojn. Ili planis rakonti tiun belegan vojaĝon al la klubanoj okaze de monata kunveno. Okaze de internacia manifestacio organizita de mosa vilaĝo sub la titolo «tutmonda kampareco–mondial rural», nia klubo rezervis budon por prezenti la internacian lingvon al la publiko dum 2 tagoj, la 6 kaj 7-ajn de septembro. La loko por la klubrendevuoj estis ŝanĝita. Ĝis nun la komercoĉambro disponigis al ni senpage salonon en aparta konstruaĵo. Ve, ĝi baldaŭ vendos tiun-ĉi, kaj ni nepre elektis novan lokon. De nun, ni frekventas la «centre social de Marbot–Hinot». En tiu nova loko, sen sukceso, ni proponis kurson por komencantoj. Sed eble aperos scivolemuloj!!! La klubanoj daŭrigas la monatajn kunvenojn por organizi la agadojn de la klubo kaj babili pri diversaj temoj. Ĉeestas ĝenerale inter 6 kaj 10 homoj. Unu paro: gesinjoroj Desĉenes aliĝis al la perkoresponda kurso. Punktaj renkontoj ebligos parolajn ekzercadojn. Raportis. F. X. Gilbert

  • 44-a regiona staĝo okazis en Buhl, apud Guebwiller, la 11 kaj 12-ajn de oktobro 1997. Partoprenis malpli ol 50 staĝanoj. Funkciis: kurso A1 (gvidis s-ro Ludwig per M10), B (pratikantoj, gvidis R. Triolle), C ( tradukoj, gvidis R. Cuenot), kaj seminario D ( gvidis E. Wermelinger). La kurso A1 ne povis funkcii pro manko da lernantoj. -

Eroj kaj eĥoj el nia aŭtuna semajnfino en Buhl…laŭ A. Hubert. Ĉu progreso toksas nin? Seminario gvidita de s-ro Eugène Wermelinger titolita «Nova lumo por pli sana vivo». La preleganto atentigis la aŭskultantaron pri daŭre kreskanta malkvalito de nutrajoj liveritaj de industrinivela produktado kaj kemihelpa agrikulturado. Certe sankontroloj streĉe analizas la kemian enhavon de ĉiu konsumcela produkto. Sed naturajn vitaminojn, oni anstataŭas per aldonaj; povran guston de nutraĵo, oni kompensas per aromoj. Laboratoriaj procedoj vidigas strangan diferencon inter natura kaj grandskale produktita nutraĵo. Unua procedo: sensitiva kristaliĝo de ne–rafinita sukero prezentas regulan arboforman figuron, blanka sukero kontraŭe montras kaosan, nigran bildon. Dua procedo: la «kirliana» fotografio vidigas elsendon de lumeroj fare de vivantaj vegetaloj, aŭ fingroj, sango, ktp…, interna lumo radias eksteren. Tiele bela lumkampo ĉirkaŭas «vivantan» tritikon kaj mallarĝa nimbo kemie produktitan. Nunaj specioj de tritiko entenas malpli da lum-energio kaj rapide perdas sian ĝerm-kapablon. Tiun fotono-radiadon de ĉiu vivantaĵo ŝuldas kosma energio, ĉefe suna. Pro sana kreskado, plantoj pli amplekse staplas tiun vivigan energion kaj liveras ĝin al bestoj kaj homoj. Ju pli «lum-enhava», des pli valora la manĝaĵo. Manko de tia energio malsanigas la korpon. Ankaŭ malbona traktado deprenas kvaliton de produktoj. Mikro-ondaj fornoj enigas malordon en la fizika regno de la ĉeloj: ili liveras manĝaĵon ne- agordigeblan al sana vivo. Plue tiu foton-elsendo iel klarigas la sanigan efikon de homeopatiaj rimedoj (laŭ eksperimentaj laboroj de Pr. Orszaĝ). La memora kapableco de akvo funkcias kvankam ne kontentigante la oficialan, materian koncepton de scienc-fakuloj. Konklude, Eugène Wermelinger difinas ĉiun vivantaĵon kiel organizitan sistemon kiu radias emisie kaj … riceve. Tiu radiado interligas ĉiujn vivantojn kaj substrekas la kosman interdependon. Eĉ plej taŭga surogato ne kapablas anstataŭi natur-produktan nutraĵon kiu sola kunligas bonguston kaj energiplenon
Photos 92 – 93
Sabat-vespere la staĝanojn lulis belkanto. Operkantisto, Miroslav Smicka, piane akompanita de s-ino Durand Marie-Jeanne interpretis ŝatatajn ariojn de Sĉubert, Mozart, Brahms…kaj kantojn el Ĉeĥio. La du muzikistoj, Ĉeĥo kaj Alzacino ne sin komprenis lingve sed mire agordiĝis muzike. Elstara romanika kirko en Murbaĉ kaj multpanela pentraĵo en la preĝejo de Buhl imprese atentigis la vizitantojn. Ciceronis E. Wermelinger, vizitadulo de tiuj «lum–lokoj». La unue (kaj laste) funkcianta servo estis la libro-elmontro de s-rino Colnot. Funciis kursoj dank’ al gesinjoroj. Triolle, Ludwig kaj Cuenot. La urbestro de Buhl bonvenigis la staĝanojn. La kunven-domo «Rimliŝof» viciĝas en taŭga serio de konfortaj staĝejoj, kiujn ni aprecas en la federacia areo. Koran dankon kaj gratulojn al la organiza skipo. Miroslav Smyĉka kantis por ni en Buhl. La operkantisto Miroslav Smyĉka samtempe solisto de la operdomo en Usti-Nad-Labem, komencis sian kantistan karieron kiel ĥorkantisto en operejo de ŝtata teatro de Brno post kelkjaraj studoj en filosofia fakultato kaj muziklernejo kun konservatorio en la sama urbo. Baldaŭ poste komenciĝis lia kariero de opera solisto-baritonulo. Li, en la jaroj kiam ne estis en lia patrujo eblecoj realigi siajn kapablojn eksterlande, kantis alterne en pluraj operoj ĉekoslovakaj, krome li de tempo al tempo gastis kun respektivaj operensembloj en proksima eksterlando, en Pollando, Hungario, kaj Orienta Germanio. Ekde la komenco de la 70-aj jaroj (post kiam li ellernis Esperanton) li estis invitata al kantaj kontribuoj ĉe ĉiujaraj Esperanto-kongresoj. Tamen dum longaj 70-aj kaj 80-aj jaroj li ne havis eblecon, t. e. permeson, partopreni Esperanto-aranĝon eksterlande pro la malfavoro de Esperanto kiel kosmopolita societo ĉe la ŝtata polico en komunista reĝimo. Plua preteksto por la malpermeso elvojaĝi okcidenten estis por la polico rifuzo de la kantisto subskribi la antiĉarton en la jaro 1977. Malgraŭ tiuj obstakloj li jam koncertis en Anglujo, Jugoslavio, Nederlando, Bulgario, Hungario kaj Germanio en diversaj lingvoj. Ankaŭ en la revuo Esperanto oni skribis pri li, ke li pruvas, kiel gravas, se la kantisto regas la kantlingvon. Raportis E. Ludwig.

Sukcesa 50-a jubileo de sarlanda esperanto-ligo - En Homburgo, de la 6-a ĝis la 9-a de novembro 1997 ariĝis cento da esperantistoj el la tuta mondo (de Japano ĝis Irlando tra Pollando, Germanio Luksemburgio kaj kompreneble Francio) por festi la 50-an jubileon de sarlanda Esperanto-ligo. La turistaj kaj prelegaj aranĝoj estis elstare organizitaj de Edgar kaj Pierrette Muller sub la prezidanteco de Oliver Walz. Vendrede ni vizitis en la urbo Pirmasens ŝu-fabrikon, kie juna kaj freŝbakita esperantisto – li eklernis la lingvon internacian en januaro - gvidis nin tra la tuta fabriko. Ni ricevis dikan esperantlingvan dosieron pri la tekniko de ŝu-fabrikado kun faka glosaro. Tiel, nun, ni pli bone komprenas, kiel la ŝuoj multe kostas! Posttagmeze okazis emociplena momento dum la vizito de «An Vöklinger Hutte», kiu estis dum la dua mondmilito, ŝtalfandejo, sed ankaŭ loko, kiu servis ĉefe kiel «pun-koncentrejo» Nia amiko Maurice Sujet kiu travivis tie tiun severan periodon, ebligis al ni pli bone kompreni la signifon de la vortoj «faŝisto» kaj «diktatoro». Sabate matene ni promenis tra Zweibrücken kie ni malkovris kun granda surprizo multajn ŝpurojn de la restado de la pola reĝo Stanislas Leszczynski, antaŭ lia alveno en Nancio (La loka muzeo konservas unikaĵojn de tiu epoko, same kiel la «Somera Palaco», nuntempe luksa restoracio nomata «La Fasanerie»), kaj la ĉevalejon de Zweibrücken, kie ni eksciis, ke la tieaj ĉevaloj estas bredataj antaŭ ol esti transportataj al la ĉevalejo de Rosières aux Salines… apud Nancio! Sabate posttagmeze ni ĝuis kompletan serion da prelegoj: Birthe Lapenna elvokis la vivon kaj la verkaron de sia edzo, profesoro Mangold esploris la temon de «fonetiko de la germana kaj esperanta lingvoj», Barbara Pietrzack informadis pri Pola Radio, Josef Dörr provizis nian scion rilate al la «baza vortprovizo en esperanto», Günther Becker traktis la problemon de «instruado de Esperanto en la epoko de la novaj teknologioj»… Post la internacia bankedo, sabate vespere mirigis nin la spektaklo de juna Japano ludande liuton - eĉ la himnon «La Espero» -… Tiu junulo meritas esti pli konata tra nia movado. Poste sekvis teatraĵetoj prezentitaj de germanaj junuloj. Solena momento dimanĉe… Festparoladis Eddy Borsboom, Günther Becker kaj Edgar Müller, tiu lasta anstataŭante Oliver Walz, kiu ĵus malsaniĝis. Ĉiuj paroladoj priskribis la historion de S. E. L. kun ĝiaj fortaj momentoj. La partoprenantoj bedaŭris la ne-ĉeeston de Kreŝimir Barkoviĉ. , kiu ne povis veni pro personaj kialoj. Ĉiuj fonveturis gaje post la dimanĉa tagmanĝo, post tiaj neforgeseblaj momentoj. Raportis Catherine Roux. (FR-54-Vandoeuvre).


1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   23


Elŝuti 0.61 Mb.

  • Basso
  • Ludwig

  • Elŝuti 0.61 Mb.