Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1-a trimestro 1990

Elŝuti 0.61 Mb.

1-a trimestro 1990




paĝo20/23
Dato14.03.2017
Grandeco0.61 Mb.

Elŝuti 0.61 Mb.
1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   23

41-a regiona staĝo en Plainfaing(88) la 19-20-ajn de oktobro 1996. Partoprenis 35 geesperantistoj. Okazis 5 kursoj: A1 (gvidis R. Colin), A2 (lernludoj far Ginette Martin), B (konversacio kun A. Grossmann), C (esperantigo de video-bendo kun A. Hubert), D (seminario pri esperanto-beletro kun Istvan Ertl. - La vetero fakte ne estis entuziasmiga tiun sabatan posttagmezon. . Sed la staĝejo «le Mongade» forgesigis la pluvon. Ĝi iĝis agrabla loko por rendevuigi la esperantistaron de Orient-francio. Apud akceptejo, granda hela salono ebligis dissterni la havaĵojn de nia libro-servo: kiel diversa kaj abunda estis la vicoj de libroj, de kasedoj! «Mazi» - kaj komputil-metodoj proponis novan enpaŝ-manieron en Esperantujon. Kelkdekoj da revuoj memorigis al ĉiu, kiom nombraj estas la esperantistaj presaĵoj. Tie deĵoris s-ino Colnot. La libro-servo fariĝis la koro de la staĝo, ĝi arigis la paŭzantojn inter du kursoj kaj distris la malsatemulojn antaŭ la manĝo-horo. Sur la sama nivelo, oni aliris la kurson por infanoj, gviditan de Ginette Martin, Ŝi delonge poluris siajn antaŭpreparitajn lecionojn kaj ludojn. En najbara ĉambro rolis Robert Colin kun sia multjara sperto. Li plenumis la gravan taskon doni al la komencantoj la unuajn lingvo-erojn… por sufiĉe allogi ilin por pluenpaŝi. André Grossmann arigis la progresantojn. La «laŭta vek-horloĝo» nutris la plivastigon de vortprovizo kaj parolemo. Al la tria skipo la organiza grupo proponis du video-kasedojn vidindajn: ties franca komento estis tradukenda. Unu filmo pritraktas kelkajn metiojn, kiuj ekmalaperas en la Vogezoj. La alia prezentas la pluveman kaj renaskiĝan sezonojn en tiu montaro. Tia tasko iĝis premiero en la ĉeno de la staĝoj. Krom la traduklaboro, ĝi prezentas parolajn eblecojn, kiel priskribo de fiksa bildo aŭ rakonto de surbendigitaj okazaĵoj. La plej multon arigis d-ro Istvan Ertl pri la temo "migrado tra la esperantlingva originala beletro". Tiu kultura flanko, nia specifa literaturo, estas unu el la plej pezaj argumentoj por la taŭgeco de la lingvo. S-ro Ertl emfazis pri la nekredeble fekunda roman-verkado en 1976-1996. Li substrekis la originalecon de la skoloj praga, ibera, rusa. Li ne kaŝis sian favoron al Maŭro Nervi, «mirakla infano» en la rondo de verkistoj. Tre pozitive recenzo iris al «la poemo de Utnoa (Noé)» de Montagut, kiu enscenigas la internacian humanismon de unuatipe esperanta heroo. Devige ni rememoru kelkajn elstarajn verkistojn, kiel Dorval, Francis, Lorjak Nemere, Piĉ, Steele, Ŝtimec, de Seabra, Urbanovo, Vaha, Valano… Ĝis la sesa kaj duono la diversaj skipoj diligente taskis. Ĉiu alvenintis por satigi sian emon pluenpaŝi en la lingvokono. Do la tempo forflugis rapide kaj la horo de la vespermanĝo surprizis multajn. «Ĉu jam…? Do, ek al la frandaĵoj!». la kuireja skipo siaflanke taŭge laboris por ni. Ĉe la tabloj la staĝanoj montris sin viglaj per manĝiloj kaj la ĝis tiamaj aŭskultantoj trovis eblecon kurigi sian parolemon. Ĉiu ja atendis tiun plezuron rakonti kaj aŭskulti pro la tro longa foresto el esperanta etoso. La vespera horo progresis; alvenis la tempo de la distra parto. François-Xavier Gilbert, la prezidanto, sursceniĝis por danki al la grupo de Gérardmer pro tiu aranĝo, kiu reviviglas la asocian korsenton. Kiel rolanta magiisto, li havis surprizon (ne en manikoj). Kunsente kun la komitatanoj, li volis publike, solene, danki al eksprezidanto, Edmond Ludwig, pro lia dum dek-tri jara sindonemo al la orient-franca federacio… Jean Pierre Cancel, mende de la prezidanto, elpensis plumdesegnon, kiu konkretigis la agadon en la esperanta medio kaj kelkajn privatajn ŝatokupojn de sia propra amiko Edmond. La ĉeestantaro vigle aplaŭdis tiun dankesprimon. Poste, Ginette Martin prezentis ombro-teatraĵon plezurigantan la gejunulojn kaj ĉiun plenkreskulon, kiu konservis eklumon de infana rigardo. La travivaĵoj de lama testudo translokigis la ĉeestantaron en mir-rakontan aĝ-tavolon. Fine sursceniĝis du magiistoj, faka duopo pri malaperantaj kartoj, translokiĝo de pilketoj kaj moneroj. Ili amuze partoprenigis ĉeestantojn al siaj manturnoj, eĉ faris siajn sorĉaĵojn meze de perpleksaj spektantoj, kiuj ne kapablis kapti iun artifikon. Multobligado de moneroj, sonore falantaj en kalikon estis la lasta revigo, kiun tiu magia duopo efektivigis. Dimanĉon. matene la kunveno retrovis sian studeman etoson. Antaŭ la manĝo-horo, la staĝanoj plonĝis en vogezan medion per du filmoj. La skipo de Gérardmer volis atentigi ilin pri la ŝatinda montaro ĉirkaŭanta. Jam en la dosiero troviĝis enkonduka folio al la kono de Vogezoj, redaktita de Claude Noël. Posttagmeze tiu malkovro de la ĉirkaŭaĵo daŭris dum la gvidita vizito de «Gazon du Faing», torfejo, iu restaĵo de pra-tundro. La staĝo en Planfaing plezurigis dankemajn partoprenantojn. Ĝi plifortigis la internajn ligilojn sur asocia kampo. Kaj krom la pliriĉigo de sia lingvokono, ĉiu kunportas la bildon de alloga regiono. Raportis Armand Hubert (57- Sarreguemines


  • Nancy - La laborjaro rekomenciĝis la 12-an de septembro kun ĉeesto de 12 personoj. Disdoniĝis flugfolioj, disdoniloj por ili (kartonaj) kaj afiŝoj. La varb kampanjo komenciĝis nur 2 semajnojn antaŭ la rekomenciĝo de la kursoj por komencantoj, do post la 20-a de septembro. Entute ni disdonis aŭ disgluis en Nancy kaj ĉirkaŭurbo 25 disdonilojn, 90 afiŝojn, 850 flugfoliojn. Aperis 10 komunikoj en "l'Est républicain" en Nancy. Sed la aliaj gazetoj, kiuj helpis nin lastjare, ne plu enpresas, aŭ postulas pagon de anoncoj («Banco», «En Lorraine»). Ni ankaŭ sendis komunikojn al 15 lokaj radioj. . ŝajne ili perdiĝis en nebulo! Rezulto de tio, kiun oni povas konsideri kiel laboregon: venis nur 2 komencantoj merkrede en unu monato. La kurso komenciĝis la 9-an de oktobro… kun neniu lernanto! La unua venis la 16-an de oktobro, la 2-a poste. Mi orientis ilin al la «nova racia kurso». La merkreda kurso daŭros kredeble nur ĝis la fino de novembro. Poste, la lernantoj venos jaŭde. Dua-kaj triagradaj kursoj: ili do okazas ĵaŭde je la 19a horo. Unu ĵaŭdon el du funkcias kurso 2a-grada kaj relerna per la NRKo, ĉar montriĝis, ke post kelkaj jaroj kelkaj lernantoj forgesis la bazajn regulojn de Esperanto. Do la komencantoj venos poste «alkroĉiĝi» al tiu kurso. La 2-a grado komenciĝis la 26-an de septembro; ĉiusemajne ĉeestas 6-7 personoj. La ceterajn ĵaŭdojn okazas aŭ 3a grado, aŭ konvesacio. La 3-an de oktobro, Ludoviko rakontis al ni pri sia interesa somera vojaĝo en Ĉehio, Rumanio, Hungario. Ni ankaŭ studis tekstojn el «Monato» aŭ «Eventoj». En Nancy, ni estis 27 membroj lastjare, realiĝis nun nur iom pli ol duono. La lunda regiona 3a-grada kurso enskribis 9 lernantojn. Ĝi rekomenciĝis la 14-an de oktobro kun 6 partoprenantoj. La venontaj kursoj okazos la 18-an de novembro, la 9-an de decembro. Ni uzas de nun «paŝojn al plena posedo», kiu ŝajne pli facile paroligas ol la verko «faktoj kaj fantaziaĵoj»: de la 14-a ĝis la 17-a horo. La sabataj staĝoj por komencantoj ne povis ĝis nun funkcii. Nur 3 personoj anoncis sin. Perkoresponda kursoDe post la somero, mi jam sendis 21 komunikojn al la regiona gazetaro. Ŝajne nur 5 aperis. Ilia sukceso ne estis tre granda, nur 12 personoj petis informojn. 5 gelernantoj enskribiĝis. El la lastjaraj 7 gelernintoj, nur unu finlernis «M 11». Vizito de juna Zairiano Post vizito en Bar-le-Duc, Crispin, la Zairiano, vizitis nin en Nancy.



Photo 86
Li alvenis vendrede posttagmeze. Mi-mem estis for, akceptis lin Rolando. Li iom vizitigis al li Nancion, inkluzive spektaklon de JNP (Nancy Jazz Pulsation) kaj gastigis lin hejme en Ĉampenoux (14 km oriente de Nancy). Sabaton ni komencis 4-ope ĝui panoramojn super Nancy sed nia gasto havis dubojn pri sia trajno-bileto. Ni do tuj veturigis lin al la stacidomo… Efektive la bileto validis nur 24 horojn post la stampado en Bar le Duc!Ni do tuj entrajnigis lin (post fulmrapida serĉado de la sako restita en Ĉampenoux!), kaj avertis la UEA-delegiton en Bruselo pri la alveno de nia amiko pli frue ol atendite. Esperanto-ekzamenoj Krom la ekzamenoj cititaj en la lasta «La Informilo», ekzistas internaciaj ekzamenoj organizitaj de universala Esperanto-asocio. Oni povas peti informojn al Prof. Ivan Bekavac-Basic, kuŝlanova 59, HR 10000 Zagreb (Kroatio), laŭ la «UEA – Jarlibro» 1996 paĝo 78) aŭ al kultura Centro Esperantista, BP 779, Ĉ – 2301 La Chaux de Fonds (paĝo 77)/ redaktis J. P. Colnot

  • Colmar - La budo de Take-esperanto elstaris dum la libro-foiro La 23 an kaj 24 an de novembro okazis la nun tradicia libro-foiro "salon du livre"» en Colmar. Jam tri tagojn antaŭe la vaste legata regiona gazeto DNA (Dernières Nouvelles d'Alsace) anoncis eventon ĉe la budo de Take-Esperanto: konstantan animadon fare de la esperanto-klaŭno Lary Danto. Kutimaj esperanto-gazetoj kaj libroj estas montritaj ĉe budo informanta per afiŝoj pri la modernaj eblecoj lerni kaj praktiki Esperanton: Internet–kurso de JEFO, ĉiutagaj persatelitaj elsendoj de pola radio, elektronika informservo minitel 3615-Esperanto de UFE, "Mazi en Gondolando", informslipoj de Esperanto France kaj Sat-amikaro. Al ĉio tio allogis la ĉie aganta klaŭno Lary Danto, kiu ĉi-foje forlasis la scenejon por deĵori, kaj ĉe la budo per amuzigaj rapidkursoj (instruado de unu miliono da esperanto-vortoj en 5 minutoj), kaj en la aleoj de la tuta foirejo. Esperanto ĉieadis dum tuta semajnfino.

Klaĉaĵoj pri la libro-foiro: sinjoro alproksimiĝis de la Take-budo kaj sin prezentis kiel botanikisto. Li konfesis, ke li bezonas vortaron, ĉar li havigis al si la verkon en Esperanto de profesoro Claude Roux pri likenoj kaj li nepre deziris legi ĝin. Jen ekzemplo de utila bezono de Esperanto.

Pluraj vizitantoj diris, ke ili vidis reklamojn pri Esperanto en sia regiono kaj rekonis la ruĝajn panelojn 3615-Esperanto disponigatajn senpage (kontraŭ la sendo-kostoj) de Esperanto France-Est al reklamemaj samideanoj. Mendegu! Kontaktu: sinjorino Odette Scheidel 35, grande rue, 67660 Betschdorf Tél 03 88 54 45 02. Kial la samideanoj ne profitas amase de tiu reklamiko? Ege malmultaj homoj kontraŭis Esperanton. De tiuj, kiuj provis, ni petis ke ili parolu dum 2 minutoj pri Esperanto. Eĉ ne 10 sekundojn ili kapablis paroli. Tiam parolis ni kaj ili aŭskultis. Dank’al la klaŭno Lary Danto la ĵurnalistoj elstarigis Esperanton el la centoj da programeroj eĉ en du sinsekvaj artikoloj! Poste venis la gratuloj de la organizinto de la libro-foirejo. Interesaj ideoj jam ĝermis en la kapoj de la Take–skipo por 1997!. Ĉe la Internet–kafejo la deĵoranta André Grossmann sendis retmesaĝojn tra la mondo.



  • Betschdorf - Nia daŭre agema «avineto» Odette Scheidel ne nur kontentiĝas gvidi iajn kursojn aŭ organizi renkontojn plej diversajn sed ŝi plue elektas neatenditajn ago-temojn… Okaze de ekspozicio pri katoj, Odette tradukis franclingven poezion de Marjorie Boulton kaj prezentis ĝin. Tre interesataj, la instruistinoj petis la tekston por lernigi ĝin al la geinfanoj. (M. Boulton estas angla verkistino, kiu persiste famiĝas en Esperantio. Ŝia amo al katoj estas bone konata.

  • Thionville -Kadre de la «ago-tago», la esperantistoj en Thionville aranĝis ekspozicion en la Centra poŝtoficejo. Ĝi daŭris tutan semajnon (de la 10-a ĝis la 17-a de oktobro 1996). Ĝi konsistis el tri paneloj pri Esperanto mem-kial internacia lingvo? Kion fari per Esperanto? Kia estas Esperanto? – kaj ok paneloj pri la «manifesto de Prago» Ĉiu paragrafo grandigita per lazero. Surtablis libroj el originala kaj tradukita literaturo, infanlibroj, turisminformiloj kaj trideko da gazetoj. Ne mankis ŝildoj pri «3615-Esperanto» kaj, ĉar la ekspozicio okazis en poŝtoficejo, kvar paneloj kun belegaj filatelaĵoj kaptis la atenton. Deĵorado okazis sporade, sed konstatiĝis, ke la homoj ne pretas aŭskulti, kvazaŭ ili timas esti agresitaj! Plej bona informado estis farita ĉe la poŝtoficistoj mem, kiuj, vole nevole, havis plenan tempon legi la panelojn kaj fari demandojn. Raportis Renée Triolle

  • Bar le Duc - La 24-an de oktobro, je la 10-a matene, du GEM-anoj iris al la urba stacidomo por akcepti Crispin… zairan esperantiston. Pli facila ol kutime estis la tasko por ekoni nian vizitanton el Afriko, inter la geuloj, kiuj eltrajniĝis. Post rapida depono de la pakaĵoj hejmen, mi komencis montri la belajn renesancajn domojn de nia malnova urbo. Bedaŭrinde la preĝejo estis ŝlosita kaj tial li ne vidis la faman skulptaĵon de Ligier Riĉier, «la skeleton»… Ni finis nian matenan viziton tra la strato «du Bourg», preterirante la domon de la du «barbeaux», kaj ni rehejmiĝis… Post la tagmanĝo, interkonsentite, ni veturis al Verdun por viziti la «Pacmondan Centron». Ĝi estis tre interesa, ĉefe por Esperantistoj, kiuj denature estas pacmilitantoj. Ni devis rapide fini tiun viziton kaj tutsimile rapide forlasi Verdun por provi alveni -preskaŭ akurate- je la 19-a ĉe la «rapid-manĝejo», kie ni rendevuis kun aliaj GEM-anoj. Tie Crispin konatiĝis kun kelkaj Esperantistoj de la grupo. Je la 20a30, ni do ĉiuj veturis al la urbodomo, kie ni ĝuis salonon por tiu okazo. Crispin prezentis al la ĉeestantaro zairajn proverbojn kaj li devigis la aŭskultantaron «cerbumi» kaj kunlabori! Kompreneble kelkaj el ni petis informojn pri la tragikaj okazaĵoj en Zairio. Tiel rapide pasis la tago kaj jam estis la momento disiĝi kaj ĝui ripozigan nokton. Ni uzis la sekvantan matenon por plue viziti kelkajn aliajn indajn lokojn. Sed fine alvenis la 15-a horo kaj ni adiaŭis Crispin ĉe la stacidomo, kie li direktiĝis al Nancio… por viziti aliajn esperantistojn. Rakontis Petro Canus.

  • Pri nia «ago-tago»… Ĉiuj klubanoj diligente helpis por sukcesigi tiun eventon, kiu okazis en granda salono de la urbodomo, afable disponigita al ni. Ĉion pri Esperanto la publiko povis malkovri per la plej diversaj paneloj. informiloj, libroj, gazetoj… eĉ «Mazi en Gondolando» rolis la tutan tagon en adekvata angulo! Bedaŭrinde raris la vizitantoj. Eble maloportune ĝenis provizora, flanka, eta enirejo –pro eksteraj laboroj– kiu verŝajne senkuraĝigis interesulojn trapiediri la parkon…Ni menciu tamen trafan artikolon de loka ĵurnalisto, kiu interesige raportis, eĉ kun foto. Venontjare lokiĝos nia ago-tago en alia urbo de la departemento. Aldonis Pol Denis
1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   23


Elŝuti 0.61 Mb.

  • Grossmann

  • Elŝuti 0.61 Mb.