Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1-a trimestro 1990

Elŝuti 0.61 Mb.

1-a trimestro 1990




paĝo19/23
Dato14.03.2017
Grandeco0.61 Mb.

Elŝuti 0.61 Mb.
1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   23

Sarreguemines - Nia grupo ekspoziciis dum la posttagmezo de la 7-a de oktobro, en la «Foyer Culturel». Dek paneloj (50x60) konigis d-ron Zamenhof, klarigis la strukturon de la lingvo kaj ties neŭtralecon. Ili plue prezentis la celojn de la Esperanto–grupo, la disvolviĝon en publika medio, la propedeŭtikan helpon… La panelo montranta la poŝtmarko-kolekton de niaj korespondantoj iĝis la plej plaĉa. Okazis parola raporto pri la kvalitoj de la internacia lingvo: sekvis inicado al ĝi per rekta metodo kaj konkludis aŭskultado de klarigita kanto «Ĥomart kaj Nataŝa» Dudek ĉeestantoj. Inter ili, tri responsuloj el Sarlando, kaj amiko el klubo de Metz. Ni dungis 4 gelernantojn. Senpaga anonco-gazeto publikigis du artikolojn pri la aranĝo laŭ teksto proponita. «Bona» artikolo en regiona gazeto alirigis du spektantojn, kiuj cetere aliĝis. Esperanto en post klasa kurso el la "Institut Ste Ĉrétienne": pasintan aŭtunon, dekkvin gelernantoj partoprenis esperanto-kurson. Deko forlasis la lerno-horon printempe, kiam alvenis pli sunaj tagoj… Tri ĉeestis ĝis junio kaj ĉi-jare plueniras. Semajna kurso postklase okazos en la citita mezgrada lernejo. Raportis Armand Hubert


  • Mulhouse – Take-La Domo organizinto de la "Regio-Zamenhof-festo" 1995. Kvardeko da esperantistoj el la "Regio" (Suda kaj meza Elzaco, Badeno, kaj Nord-Okcidenta Svisio), pli precise samideanoj el la grupoj de Bazelo, Frajburgo, Mulhouse, Colmar-Wintzenheim kaj eĉ el Strasburgo, kunvenis la 9-an de decembro en la entrepreno CL Bâtiment de la prezidanto de Take-La Domo, s-ro Michel Basso Post prezento de la atingoj de Take kaj de ties projektoj, rakontis s-ro Reiffsteck el Strasburgo pri sia vojaĝo tra Vjetnamio. Multis la demandoj pri la postmilita vivo en tiu lando. Gastino el Zagrebo, s-ino Nevenka Imbert, ankaŭ raportis pri vivo en postmilita periodo kaj prezentis la projekton Petrinja pri helpo al samideanoj, kies domo estas detruita dum la milito. Helpopretaj samideanoj skribu al Take RN 83 Rue de Tiefenbaĉ FR 68920 Wintzenheim, se ili deziras helpi. Post vingustumado (kompreneble esperanto-vino), kafo kaj kukoj bakitaj de la lokaj gesamideanoj, la aranĝo finiĝis per spektado de la filmo de pola reĝisoro Roman Dobrzynski «ŝpuro de la avo». Post du-minuta veturado tra densega nebulo, trideko de la gastoj plilongigis la vesperon kaj alveturis la restoracion "au bon coin", en Wintzenheim, kie ilin atendis bongusta vespermanĝo. Sur la tabloj legeblis la menuo en Esperanto sur trilingvaj arte desegnitaj bondezirkartoj donacitaj de la eldonejo Pirolo, kiu nun konigas Esperanton en la regiono. Raportis Edmond Ludwig

  • Nancy -. Lasta minuto: la sabataj staĝetoj siatempe planitaj ne okazos pro finfina rezigno de kelkaj interesatoj. Nova kurso por komencantoj teorie startos la 23-an de februaro, je la kutima horaro.

  • Bar le Duc - Fondaĵo «Notre Temps» ĵus dediĉis sian duan regionan premion al klubanino, Lidja Bloch, pro ŝia daŭra helpo al la asocio (fakte kreita parte de ŝi) "Rencontres-Lorraine-Maramures", kies celo –interalie – kontribuas al disvastigo de la francaj lingvo kaj kulturo en Rumanio. Tiun sumon – 5. 000 FF – Lidja uzos por pli fortigi kaj akceli la laboron de la citita asocio. Ni memorigas, ke paralele, Lidja senlace aktivas en alia asocio, «Gradinitsa», kiu zorgas pri plibonigo de la materiaj vivkondiĉoj kaj pri la edukado de junaj rumanaj geknaboj, ĉefe helpante firmigon de la tieaj jam ekzistantaj « infanvartejoj». Gratulojn al Lidja pro tiu meritita honorigo.

  • Financa raporto de la asocio Esperanto France-Est. resume: enspezoj: 9766 fr-elspezoj: 6857 fr

Por "La Informilo": enspezoj: 10969 fr-elspezoj: 11142 fr
2-a trimestro 1996 – 94-a "La Informilo"

  • Frontpaĝe: foto de Anne Amblès (Bar le Duc) kaj Zdravka Bojĉeva (Bulgario) kun franclingva raporto pri la muzikprelego pri Bulgario, kiu okazis en Bar le Duc

  • Angulo de la prezidanto François Xavier Gilbert - Por la estonteco! De pli ol 100 jaroj, la esperantistaj responsuloj prenis sur si la transdonon de la flago al la pli junaj. Nun ankoraŭ estas mia arda ambicio dank’ al via amika helpo. Ni povas resumi laŭ kelkaj linioj, la neeviteblajn vojojn: - pligrandigi la rondon de niaj simpatiuloj, -malkreskigi la nombron de nia kalumniantoj. Per kiaj rimedoj atingi tiujn celojn? Certe ni ne devus persisti uzi la malnovajn, kiuj montris al ni la neefikecon. Certe ni devus serĉi novajn, kun granda humileco kaj pere de profesiaj metodoj. Ni devos konsenti, ke la bonvolo ne sufiĉas por komuniki, ke ni devos difini niajn celojn kaj taŭge investi por atingi ilin. Oni povas preskaŭ diri, ke ĉiu esperantisto havas siajn proprajn celojn. Do necesas kunigi niajn fortojn nur al kelkaj celoj kaj longe daŭrigi niajn klopodojn al tiuj celoj. Necesas malfermi niajn klubojn al la neesperantistaro, informi, klarigi, varbi, sen necese devige lernigi la lingvon. Kompreneble, Esperanto estas parolata lingvo do necesas instrui ĝin plej eble ofte, sed antaŭe ni devos prepari la terenon, kreante simpatian sintenon vidalvide al niaj agadoj. Tiam aperos influaj amikoj, kiuj faligos la barilojn kontraŭ ni starigitajn. Fine, je la nomo de la esperantistaro, mi deziras prezenti al nia amiko Edmond Ludwig, kiu prezidis dum 13 jaroj, nian federacion, la plej varmajn dankojn pro la efikaj agadoj kiujn li enkondukis dum tiu longa periodo. Ni scias ke li daŭre helpos nin por prepari la estontecon.

  • La 40-an Esperanto-staĝon en Haguenau partoprenis pli ol 80 personoj. Okazis kursoj A1 (por infanoj, gvidis avinjo Odette Scheidel), A2 (per metodo 10, gvidis A. Hubert), B (konversacion gvidis A. Grossmann), C (kun Bruno Masala), D (prelego de profesoro Michel Duc Goninaz). - Raporto de Armand Hubert. Semajnfina staĝo okazis en Haguenau (67), fare de Espéranto France-Est, la 30/31 ajn de marto 1996. Ĝi iĝis la ekfloro de la asocia agado por la nuna jaro. La "printempa feino" de tiu kunveno estis nia samideanino Odette Scheidel, aganta kiel ampleksa LKK (Loka Kongresa Komitato). Ŝi aranĝis la kunvenon en la «Maison Saint Gérard». Ŝi preparis zorgeme, propra-mane, la multajn dosierojn, kiuj atendis la partoprenantojn, Poemareto de Kalocsay kaj aliaj legaĵoj florigis la enmanigitan foliaron. Notinde estas, ke 20 % el la partoprenantoj devenis de eksterfederaciaj departementoj (ĉefe Doubs-loĝantoj) kaj 18 % germandevenaj. La etulojn plezurigis Odette per sia -ĉu elĉerpebla? – fonduso de iniciat-ludoj al la internacia lingvo. La novulojn interesis Armando per kanzonoj, «Metodo 10» kaj movad-informoj. Andreo paroligis konversaci-emulojn; revu-eroj el «Juna Amiko» instigis la vastan aron al parola esprimo. Pli lertulojn kontentigis Bruno per fundamentaj tekstoj de la lingvo-kreinto kaj per teatraĵoj. La plimulton allogis la preleg-serio de akademiano Michel Duc Goninaz. «Kio estas lingvo»?…Demando, kiu interesas ĉiun esperantofonon. Tia ilo ja estas la centro de lia baraktado. Post la kursoj la koridoroj rapide vakiĝis, la kunvenejoj strange silentiĝis. Kontraŭe, malantaŭ subter-etaĝa pordo, bunta parol-miksaĵo pleniĝis … la manĝejon! Neniam la manĝil-bruo superis la babilad-muelojn. Post la vintra apartigo de la esperantaj grupoj, la bezono retrovi interrilatojn iĝis nepra: interŝanĝo de spertoj, starigo de projektoj, novaĵoj pri la pluen-iro de la lingvo, recenzo de la fiaskoj, listigo de la sukcesoj… Stariĝo kaj rompo de la etoso pezis: estis malfacila tasko de la prezidanto rememorigi al ĉiuj, ke la staĝo daŭras post la ĉetabliĝo! Kio estas «banduro»?… Tipa ukrajna muzik-instrumento. Dum la distra vespero, ses «ukrajn-devenaj» gejunuloj – iliaj geavoj estis enmigrantoj-, tradicie multkolore vestitaj, muzik-ludis per banduroj. Tiu instrumento estas interligo inter gitaro kaj harpo. Fojon, danciga ritmo kaptis ukrajnan ĉeestantinon, kuntrenis ŝin el la sidantulara rondo. Tiam plandumoj frapis, jupo ĝiris, virina gajeco akompanis la viglan melodion. Nu! Muziko kaj printempo feinas! Dimanĉe post-tagmeze, okazis, la ĝenerala asembleo, kvar eksiĝantaj komitatanoj ricevis re-enkondukon: s-oj Degrelle, Grossmann, Hubert kaj Kueny. S-ro Edmond Ludwig ne plu kanditatis al la prezidant-posteno. De 1983 li responsis pri la sorto de la orient-franca federacio, nun asocio Esperanto France – Est. Escepte longa kariero ĉe tiu posteno, kiun li sperte kaj sindoneme plenumis. La komitato dankeme taksis lian agademon kaj servemon:li fariĝas vicprezidanto de la asocio. Kandidatis al la vaka posteno s-ro François Xavier Gilbert. La komitato unuanime delegis la responsecon al li. Sinjoro Gilbert klarigis sian intencon daŭrigi survoje asocian laboron kaj klopodi kun la komitato, por pli-ampleksigi Esperanton en nia regiono.

  • ĝenerala asembleo la 31-an de marto 1996, en Haguenau - Ĉeestas: J. P. Colnot, P. Denis, F. X. kaj L. Gilbert, A. Grossmann, J. Herle, A. kaj D. Hubert, R. Kueny, J. Lepeix, E. Ludwig, J. Roux, A. Rubeck, J. L. Thibias, Nombro de rajtigiloj: 3. La prezidanto E. Ludwig bonvenigas la ĉeestantaron, esprimas sian kontenton pri la sukcesa kunveno, dankas pro la klopodo de ĉiu, kaj enkondukas la tagordon. 1/ Statute devigaj raportoj A. Hubert, la sekretario, legas la agadraporton, jam resume aperintan en «La Informilo». Unuanime adoptita. Substrekas la prezidanto, ke Esperanto France-Est estas nun asocio, ĉar ne aliĝas grupoj. Tamen tiu asocio daŭre reprezentas unuopan federacion inter la 12 francaj Esperanto–federacioj. A. Grossman, la kasisto, klarigas la financan raporton, kiu ankaŭ jam aperis en la bulteno. Unuanime adoptita. : Diskuto pri «la lettre de l"Espéranto». Ĝi estas regule sendata - do postulas afrankon - al 19 gazetoj regionaj, fare de la grupo de Mulhouse. Ĉar neniam aperis en la aluditaj gazetoj artikolon ĉerpitan el tiu inform-letero, kial daŭrigi ĝian disdonon? La prezidanto substrekas la bezonon, ke Esperanto-informoj ĉeestu en ĉiuj gazet-redakcioj. 2/ Perkoresponda kurso J. P. Colnot, la respondeculo, raportas, ke cele al konigo de Esperanto, li forsendis 68 artikolojn al la regiona gazetaro. El ili, li povis kontroli la aperon de 17, 43 interesuloj petis informojn pri la lingvo-lernado: 7 aliĝis al la perkoresponda kurso kaj 10 novuloj ĉeestas la kursojn en Nancy. Li insistas, por ke oni konigu la perkorespondan kurson dum ĉiu loka varbado. 3/ Libro-servo: J. L. Thibias raportas pri la bona stato de tiu servo. Spite al nur unu «staĝo» en 1995, la vendo de libroj altiĝis je 14 000 FF. 4/ «La Informilo» P. Denis, la redaktoro, invitas la gvidantojn verki pli da raportoj pri la agado de la grupoj. 5/ Futuraj Esperanto-eventoj Scienc-tecknika seminario (la unua) de «Take-La Domo», en la fakultato pri sciencoj kaj teknikoj de Colmar. Ĝi koncernas fakulojn -kaj ne fakulojn - el la trilanda regiono, t. e. Francio-Germanio-Svislando. Ĝi okazos la 8/9 ajn de junio 1996. Nian «aŭtunan staĝon de parolata esperanto» organizos s-inoj G. Martin kaj C. Noël en Plainfaing apud Gérardmer, je-la 19/20 aj de oktobro. Detaloj aperos ĝustatempe en «La Informilo». La ĝenerala asembleo aprobas la jam proponitajn erojn de la aranĝo. Prelegonto kontaktota estas Istvan Ertl, pri la temo Esperanta literaturo. Plena pensiono por 200 FF en la feri-centro «Le Mongade». 6/ Renovigo de la komitato: Eksmandatiĝoj ĉi-jaraj: R. Degrelle, A. Grossmann, A. Hubert kaj R. Kueny. Ili denove kandidatas. La cititaj kvar komitatanoj unuanime reelektiĝas. Sinjoro Ludwig konigas sian volon ne plu kandidati je la posteno de prezidanto. J. L. Thibias, tiumomente, ĉar la plej juna komitatano, gvidas la pluan komitat-kunsidon. Sinjoro Gilbert kandidatas al la prezidantec-posteno. La ĉeestantaj komitatanoj, je 7 favoraj decidaj voĉoj kaj 1 detena, elektas lin kiel novan prezidanton de Espéranto France-Est. La nova estro dankas pro la konfido montrata al li, proponas s-on Ludwig kiel vic-prezidanton kaj prezentas siajn agadcelojn (detaloj aliloke). La ĝenerala asembleo disiĝas je la 16-a horo. Protokolis A. Hubert

  • Nancyperkoresponda kurso: kiel ĉiujare, jen la printempa raporto pri la funkciado de nia kurso. Dankon al tiuj el vi, kiuj regule raportas pri la laboro (aŭ ne) de siaj gelernantoj. Mi dissendis al la regiona gazetaro 67 komunikojn, de septembro ĝis nun (lastjare 40). Mi povis kontroli la aperon de nur 17. Do malmultaj komunikoj aperas, ili vekas malmultan intereson, kaj de post la vintraj strikoj, el la kelkaj homoj, kiuj interesiĝis neniu aliĝis perkoresponde! Entute 43 personoj petis informojn, nur 7 aliĝis perkoresponde (kaj 10 en vesperaj kursoj en Nancy). El 18 perkorespondaj lernantoj de la lasta lernjaro, nur 2 ĝis nun finlernis «M11», kaj principe daŭrigas per «M12», sed tre malrapide… El la 7 nunaj gelernantoj, neniu finlernis M11. Mi konscias, ke tio estas elreviga por multaj el vi, la kunlaborantoj (ankaŭ por mi!). Kiam lernantoj sendas neniun taskon aŭ ĉesas labori post 2 aŭ 3 lecionoj, tio estas ĉiam malagrabla. Dankon al tiuj el vi, kiuj liveras al mi la artikolojn pri Esperanto, aŭ pri la lingvoproblemo ĝenerale. El la gazet-eltondaĵoj ricevitaj, mi povis liveri al niaj instancoj 28 paĝojn je formato A4 lastjare, kaj jam 28 ĉi-jare. Mi remorigas al vi, ke afiŝoj kaj flugfolioj pri nia kurso kaj pri Esperanto daŭre estas disponeblaj. Agado en Nancy mem: mi ne estis senlabora. Por anonci kursojn kaj kunvenojn, mi disdonis al 3 lokaj gazetoj entute 32 komunikojn, kiuj preskaŭ ĉiuj aperis, kelkaj eĉ plurfoje. «L'est républicain» intervjuis min 2-foje sufiĉe amplekse, aŭtune por la 50-a datreveno de la junuldomo kaj la 45 jaroj de mia agado por Esperanto. Kaj januare, dank'al loka asocio en Laxou, mi estis intevjuita denove. La prezidantino de la koncerna asocio estis ege favora al Esperanto, ŝi rilatigis min kun s-ro Gaillard, deputito kaj vic-prezidanto de la nacia asembleo. Mi abunde dokumentis lin pri Esperanto, kaj sekve li sendis «skriban peton» al la ministro pri nacia edukado. Ĉu io sekvos? Mi ankaŭ liveris komunikojn al 15 radiostacioj, sed ŝajne tio estas perdita laboro! Do, en Nancy mem, vespera kurso por komencantoj okazas merkrede ekde oktobro por 4 novaj gelernantoj, kaj 2 malnovaj, kiuj relernas. Mi havis eblecon startigi novan kurson por komencantoj vendrede ekde la 23-an de februaro kun 6 novaj gelernantoj (kaj 2 malnovaj!). Krome ĉiuĵaŭde okazas la kursoj por progresantoj, jen 2a-grado, jen 3a grado jen konversacio, aŭskultado de radio-elsendoj de radio Varsovio, aŭ kantoj. Ĉeestas ĉiufoje 4 ĝis 10 personoj. Staĝoj en Nancy sabate – Dum novembro-decembro mi provis startigi tiujn staĝojn, sed la strikoj fuŝis la cirkuleron. El 12 personoj interesataj de post septembro, nur 6 ankoraŭ povis veni. Ĉar ili ĉiuj loĝas en Nancy, mi invitis ilin al la vendreda kurso ĵus menciita (ili venis!). La sabataj staĝetoj restas planitaj por la venonta lernjaro. Ili povas okazi nur se 12 personoj aliĝas. Ili verŝajne okazos de la 14-a ĝis la 18-a horo, dum 7 aŭ 8 monatoj (unufoje monate kompreneble). Apero de komunikoj en la gazetaro «les affiches-moniteur» (Strasbourg) aperigis 4. «les affiches-Haute Saône » 4. «le républicain lorrain» 2, «l'Est républicain» 3, «l'Alsace» 2, «Banco» 1, «En Lorraine» 1. Ŝajne aliaj gazetoj en departementoj 51 kaj 52, kaj «les dernières nouvelles d'Alsace» en Strasbourg nenion aperigis. Temas kompreneble pri regionaj komunikoj, ĉar pri la lokaj, «L"Est Républicain» aperigis pli ol 20 kaj «En Lorraine» mencias ilin monate. Elkoran dankon al la 2 gazetoj: «Les affiches», kiuj empresas ĉiujn komunikojn, kaj speciale al «Les affiches-Moniteur», kiu afable sendas ĉiufoje provekzempleron post ĉiu empreso! Informpetintoj: el departementoj 51: 1 – 54: 22 – 57: 5 – 55: 0 – 67: 3 – 68: 7 – 88: 3 – diversaj: 2. Refoje dankon al miaj helpantoj pro ilia valora preteco kunlabori. Redaktis Jean-Paul Colnot.

  • Bar le Duc - Niaj monataj kunvenoj iĝas kvazaŭ «labor-seminarioj»… Fakte, dank’ al nia sekretario F. X. Gilbert, kiu siatempe sukcesis veki la intereson pri Esperanto de la estraro de la «Centre mondial de la paix, des libertés et des droits de l"homme» (Monda Centro de la paco, de la homaj liberecoj kaj rajtoj) en Verdun, ni proponis traduki en la internacian lingvon la specifan inform–dokumenton eldonitan de la Centro. La taskon ni dispartigis inter la klubanoj kaj, post arigo de la tradukitaĵoj hejme ellaboritaj, komuna laboro ekis por poluri kaj finpretigi la definitivan tekston. Cetere, la klubo akceptis junan hungarinon - ĥorestrino-, Zdravka Bojĉeva (vidu frontpaĝon de ĉi-tiu «La Informilo»), la 9/10ajn de marto, kiu prezentis al ni panoramon pri la tipa popola muziko de sia lando. Gastigata de niaj geamikoj P. kaj R. Canus, Zdravka havis eblecon malstreĉiĝi dum veturado ĝis «Montsec» kaj «lac de Madine». Nia daŭre agema sekretario François-Xavier iĝis prezidanto de nia asocio «Esperanto-France-Est», sekve al la ĝenerala asembleo en Haguenau. Li tuj komencis «pilgrimi» por viziti diversajn klubojn regionajn. Gratulojn kaj bonan kuraĝon al li! Dum pluraj semajnoj, «Librejo 1000 Feuilles» («mil folioj») aranĝis specialan montrofenestron pri la temo «lingvoj». Tuta breto estis dediĉata al Esperanto. Ni dankas pro tio la libriston, s-ron Herbillon. Kvar klubanoj partoprenos la nacian kongreson de «Esperanto-France» en Villeurbanne kaj jam du aliĝis al la universala kongreso de UEA en Prago. La klubo perdis bonan amikon, Vasile Albu, kiu forpasis en Sibiu (Rumanio» la 21-an de decembro. Vasile, unu el la plej aktivaj esperantistoj en sia lando dum la lastaj jardekoj, gastis siatempe ĉe sia longdaŭra korespondantino kaj amikino Mirej Dillensĉenider, en Fains-Veel. Ni gardos de Vasile la bildon ne nur de klera homo sed ankaŭ de bonkora, sindonema kaj entuziasma prozelito de nia lingvo. Skribis Pol Denis.

  • Betschdorf - La 27an de aprilo estis akceptita grupo de Oberkirĉ, (Germanio). Venis ankaŭ grupo de Haguenau kaj Betschdorf-anoj… Estis 23 personoj, kiuj admiris la renovigitan vilaĝon. Ili vizitis la tradiciajn potfarejojn, muzeon, ekspozicion pri fotoj, salutis la cikoniojn, kiuj bek-klaketis pro plezuro. De tie ili direktiĝis al la kirko por admiri freskojn el la 15-a jarcento, atente kaj pacience aŭskultante la diversajn klarigojn. Post tiuj vizitoj ili rigardis malnovan alzacan domon (1730…), kaj sekvis paŭzo en ĝardeno, kie atendis ilin diversaĵoj: «pan-surprizo», kukoj, tortoj, ktp. Sed por ricevi ion, por postvivi, ili denove devis «labori»…, ĉar la vento pilkludis per la glasoj, eĉ frakasis kelkajn! kolero kontraŭ tiu vento! kion fari? Ĝi tamen ne devas frakasi ĉion! Ideo…: ŝtono! Solvo estis trovita: ŝtoneto envolvita en blanka papero, sur kiu estis litero… La ŝtoneto deponita en ĉiu glaso malhelpis la venton forpeli tiun glason, kiu estis fermita per tiu moderna, elasta, diafana papero. . Oni vidis nur la faman literon sur la blanka papero… «Ĉu temas pri bombono?» demandis kelkaj. . Oni klarigis pri la kolero kontraŭ la vento, sed ĉiu estis petita fari frazon, komencanta per la trovita litero… Ĉiu ridis! kion alian fari? La celo estis atingita, la vento kvietiĝis, trankvile ĉiu povis gustumi la proponitajn frandaĵojn. Junulino absolute volis prezenti «Hektor». Ĉu vi konas lin? Ŝi volis per li ludigi la ĉeestantojn… Substantivojn ili devis alkroĉi. Oni devas ridi de tempo al tempo por vivi… Ĝis revido karaj geamikoj. Raportis, Observanto (!?!)

Jen dankletero de partopreninto: Oberkirĉ, la 5an de majo 1996 Tre estimata samideanino Odette Scheidel! Kiam la geesperantistoj de Oberkirĉ ekveturis al Bestĉdorf antaŭ unu semajno, ili ja sciis, ke estos interesa tago kun vizitoj al bela loko, sed ili ne povis supozi tiel brilan akcepton. Nome de ĉiuj partoprenintoj mi esprimas elkoran dankon al vi. Pacience vi kondukis nin al vidindaj lokoj, kunvenigis nin kun aro da tieaj geesperantistoj, kaj eĉ regalis nin apud via domo. Ĉio-ĉi ege ĝojigis nin kaj faris nian ekskursan tagon vera festo-tago. Bonvolu akcepti mian kaj nian varman dankon kun la peto ĝin pludoni al viaj kunhelpantoj. Daŭra rememoro al tiu ekskurso estas certa. Se vi kaj/aŭ la ceteraj geesperantistoj iam havos la deziron viziti al nia urbeto Oberkirĉ (ankaŭ bela), ni tre volonte akceptos vin resp. ilin. Kun plej samideanaj salutoj de ĉiuj, mi deziras bonfarton kaj feliĉon kaj restas. elkore via Hermann Heiss

  • Denova regio renkontiĝo en Frajburgo - Sekvinte inviton de la Frajburga Esperanto-grupo, trideko da samideanoj el Badeno, Bazelo kaj Elzaco (skipo de Take–anoj) denove renkontiĝis la 13-an de aprilo 1996, en la frajburga sidejo AŬO-Haus. Post gaja babilado dum kafumado kaj kukofrandado –dankon al la preparintoj!– sekvis interesa prelego de d-ro Westermayer (respondeculo de AVE ( Asocio de verduloj Esperantistaj) pri kreado de nova kvartalo en Frajburgo fare de arkitekta buroo, kies teamo ĉefe konsistas el virinoj priatentintaj tre zorge la organizadon de la vivo de la loĝantoj laŭ diversaj vivokriterioj. Bernd Finger lumbildprelegis pri sia trasiberia trajnvojaĝo al Pekino, kaj posta IJK en Korejo. Gratulojn al Ursula Niesert kaj ties kunlaborantoj! Vesperis kaj granda parto de la ĉeestantaro migradis al la restoracio Akropolis, kie pluis la agrabla kunestado ĉirkaŭ granda rezervita tablo, frandante grekajn specialaĵojn. Post komuna subskribado de karto por Pola Radio, la radio de la esperanto-novaĵoj tujtujaj, ĉiuj disiĝis por venonta rendevuo en Colmar okaze de la sciencteknika seminario de Take-La Domo Aliaj trilandaj renkontiĝoj estas planataj. E. Ludwig.

Sarreguemines – Najbare translima interrilato. Samideana grupo el Ottweiler (Sarlando) vizitis nin fine de marto. Ni interŝanĝis niajn spertojn pri la vivo de la grupo: lern-metodoj, celoj, malhelpaĵoj. Stariĝis la demandoj: kiel kreskigi la parol-povon? kiel allogigi la kunvenojn? La novuloj multe aŭskultis kaj plezuriĝis pro ekkompreno. Ĉiuj sentis la bezonon de plia parola praktikado. Mi uzos la de ili donacitan libron «La malgranda sorĉistino» kiel kroma legado. Ĝi fariĝos komuna stud-materialo. Nia reciproka emo al interrilato sugestas pliajn renkontojn. Fine de aprilo okazos la G. A. de nia asocio. La prezidanto de Esperanto France-Est ĉeestos, okazo por starti novajn agadojn. A. Hubert.

3-a trimestro 1996 – 95-a "La Informilo" – (38 paĝoj)

  • 81-a universala kongreso en Prago - 2971 partoprenintoj el 66 landoj.
  • angulo de la prezidanto François Xavier Gilbert - Helpu nin! Por determini la estontecajn decidojn, la estraro de nia regiona asocio kunvenis la 15-an de junio kaj organizis sian pripensadon laŭ 5 temoj. Unu estrarano konsentis responsi pri ĉiu temo. Tio signifas: krei grupon de esperantistoj kaj ne–esperantistoj, kiuj loĝas en la ĉirkaŭaĵo por kolekti la informojn, enketi, diskuti kaj redakti raporteton pri la rimedoj por atingi la proponitajn celojn. Kompreneble, ĉiu el ni, nepre devas helpi al li sendante siajn informojn, pripensojn, proponojn, telefone, fakse, skribe… eĉ partoprenante en la apuda grupo.

Sur la kampo de la eksteraj rilatoj


Pri la temo de la varbado necesas respondi al du esencaj demandoj:

kiel diri nian mesaĝon? responsulo: Edmond Ludwig

al kiuj homoj diri nian mesaĝon? responsulo: Armand Hubert

Pri la temo de la instruado: post la apero de modernaj

iloj (video-bendoj, komputiloj) necesas evoluigi la

perkorespondajn kaj la rektajn kursojn responsulo: Jean Luc Thibias


Sur la kampo de la internaj rilatoj


La kunagadoj inter la regionaj kluboj, kaj la

interŝanĝoj kun la landimaj asocioj indas gravan atenton responsulino:Catherine Gallego

La interna funkciado de nia regiona asocio kaj de la

kluboj bezonas ekzamenon pri kelkaj punktoj jam

proponitaj: gazetlibro, rebato, enhavo de la klubaj

kunvenoj responsulo: Robert Escriou

La estonteco de la movado estas en la manoj de ĉiu el ni.

La tutmondeco estas okazo por Esperanto se ni ekscios uzi la novajn eblecojn!



Ni ne rajtas ne kapti gin!

  • Nekrologo - Antaŭ kelkaj semajnoj ni eksciis pri la forpaso de sinjoro Fernand Buecher (68350 Didenheim), unu el la fondintoj de la klubo de Mulhouse, antaŭ la dua mondmilito. Sur la mort-avizo, la familio indikis «lian agadon favore al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto kaj lian rolon kiel instruisto de Esperanto». La prezidanto de nia regiona asocio (antaŭe nomita «federacio») kondolencis la familion nome de la movado. La filo respondis kaj proponis transdoni la arkivojn de la patro al nia asocio, substrekante, ke lia patro kaŝis tiujn dokumentojn, ĉar la nazioj malpermesis esperanton en Alzaco dum tiu nigra periodo. La esperantistaro estas tre emociita kaj dankema pro tiu donaco.

  • perkoresponda kurso - Pro la altigo de la poŝtaj tarifoj, la kotizo al tiu kurso estas nun 235 F sen kasedo, plus kasedo 55F, entute 290 F. El la 7 lernantoj aliĝintaj lastan aŭtunon, nur unu ĝis nun finlernis «M11»: s-ro Alex Rubeck en Bitĉe (57230), gvidita de s-ro Barrier. Gratuloj! Depost junio, 3 novaj lernantinoj aliĝis, kvankam post marto mi ĉesis la sendon de komunikoj al la gazetaro pro kvazaŭ nula rezulto. Nova sendo de komuniko al 11 gazetoj, por informi pri la staĝo en Plainfaing, pri la perkoresponda kurso kaj pri la ĉiam planitaj staĝetoj en Nancy okazis la 26an de aŭgusto.

  • Nancy - La vesperaj kursoj finiĝis sinsekve en la unuaj semajnoj de junio, ĉar multaj lernantoj jam estis for aŭ okupataj pro ekzamenoj. La unua kunveno de la nova laborjaro okazos la ĵaŭdon 12-an de septembro je la 19-a horo. La ĉeestontoj devos elekti inter diversaj eblecoj de vesperaj dua-kaj triagradaj kursoj, kiuj komenciĝos kredeble ekde la 19-a de septembro. Rekomenciĝo de la kurso por komencantoj: la 9-an de oktobro, merkrede je la 19-a. Nia prezidanto (federacia), s-ro Gilbert, afable pruntedonis al mi la metodon «Mazi en Gondolando». Pluraj Nancianoj spektis ĝin. Obstaklo por ĝia uzado en la junuldomo estas, ke nur unu ĉambro estas ekipita por aŭdvidaj kursoj, kaj konstante okupata je taŭgaj horoj por kursoj de aliaj lingvoj, jam de pluraj jaroj. Aĉeti transporteblan materialon (kaj transporti ĝin ĉiusemajne!) ŝajnas malfacile antaŭvidebla. Sabataj staĝoj en Nancy- Ili estas denove planitaj por la nova lernjaro, eĉ se ni ne sukcesis varbi sufiĉe da lernemuloj dum la lastaj jaroj. Por komencantoj kompreneble. Se ili sukcesos, la venontan jaron estos proponata 2a grado. La regiona kurso 3a-grada, kiu okazis lunde posttagmeze ĉiumonate de oktobro ĝis junio, enskribis 10 personojn. Sed finfine 4 aŭ 5 ĉeestis regule. Ĝi refunkcios ĉi-jare nur se aliĝos firme 10 seriozaj esperantistoj. Kredeble ni uzos «paŝojn al plena posedo», «Metodon 15», kaj kantojn. Fine de la kurso, la 3-an de junio okazis ekzameno de dua grado (atesto pri praktika lernado). Nur 3 personoj (post antaŭaj testoj) kuraĝis trapasi ĝin. Ĉiuj sukcesis. Ili estas: s-ro Robert Escriou (St Mihiel), s-ino Monique François (Nancy) kaj d-ro Gérard Patureaux (Metz). Por respondi al demandoj koncerne la ekzamenojn: ekzistas 2 ekzamenoj, kiuj atestas pri certa grado de posedo de Esperanto. La «Atesto pri lernado» (certificat d’études), kiu atestas, ke vi konas la elementojn de Esperanto. La «Atesto pri Praktika lernado» (certificat d’études pratiques), kiu atestas, ke vi jam posedas pluan nivelon de la lingvo. Poste venas la ekzamenoj por la diplomoj de instruado, kiuj, se Esperanto estus oficiala, donus la rajton instrui la lingvon, (ili jam rajtigas trapasigi ekzamenojn) Ili estas: la "atesto pri kapableco" (certificat de capacité). La «pedagogia atesto» (certificat pédagogique ) povas kompletigi la ĉi–supran. Tiuj ekzamenoj estas relative malfacilaj kaj longaj. Oni povas trapasi ilin, dum la kongresoj de UFE aŭ de SAT–Amikaro. Oni povas ankaŭ prepari kaj trapasi ilin dum staĝoj en "kastelo Gresillon", aŭ en la "kvin petalo". La programoj de tiuj 2 staĝejoj aperas kutime komence de la jaro: Vi ankaŭ povas turni vin rekte al ili por peti informojn: kultura esperantista centro – kastelo Grésillon – 49150 Baugé – Tél: 41 89 10 34 "La kvinpetalo" – 86410 Bouresse – tél 49 42 80 74. Mi citu ankoraŭ la «diplomon pri altaj esperantaj studoj». Laŭdire, ĝi estas samnivela kiel la franca «agregacio». Mi aldonu, ke ne estas ekzakta rilato inter niaj kursoj (vesperaj aŭ perkoresponda) kaj la ekzamenoj. La unua-grada kurso laŭ mi ne sufiĉas por trapasi la 1-an ekzamenon. La 2a-grada principe sufiĉas por la 2-a ekzameno. Sed por trapasi la «kapablecon», oni devas ellerni 3-an gradon, plus specialan preparon, kiun ni nomos «4-an gradon». Eventuale nia federacio povus starigi tiun 4-an gradon. Tamen, ĉiuj tiuj Esperanto-ekzamenoj, aktuale, havas valoron nur inter esperantistoj, ĝis Esperanto - espereble iam – estos oficiale agnoskita de la diversaj ŝtatoj.

  • Komitata labor-kunveno - MJC Ph. Desforges, Nancy – 15-an de junio 1996 Ĉeestantoj: J. P. Colnot – P. Denis – R. Escriou – C. Gallego – F. X. Gilbert- A. Grossmann – A. Hubert – E. Ludwig

Ne povis ĉeesti: R. Degrelle – R. Kueny – C. Roux – O. Scheidel – J. L. Thibias.

celoj: Pridiskuti enhavon de laborgrupa misio. Trovi respondeculojn de grupoj, kiuj unuope pliprofundigos kaj redaktos projektojn.

temoj: Eksteraj rilatoj. A/kiel plej efike varbi? = Enketo: starigi sciencan enketon cele koni la sintenon de la publiko fronte al la komunikado transnacia kaj al Esperanto. Tion povus entrepreni gestudentoj, kiel konkretan taskon en sia studkurso. Bezonas trovi enireblon en regiona universitato – per amikeca ligo! Analizo de la demandaro rilate al: kion diri? Kiel diri? Al kiuj homoj? Respondecas pri tiu temo: E. Ludwig = Laŭmezura varbado: alĝustigi nian paroladon al la aŭskultantaro. Celi ĉefe influ-havantajn personojn: Rotary, Lion’s-Club, sindikatoj… Apogante sin sur amikaj rilatoj. Prepari skipon (preleganto, video-materialo…), kiu povus funcii kiel servo al aliaj kluboj. Do necesas ke ni konu la diversajn grupojn kaj ties bezonojn (enketilo). Respondecas pri tiu temo: A. Hubert

B/Instruado: = Rektaj kursoj Pripensado pri kurs-metodoj, organizado surloka, semajnfinaj staĝoj, formado de instruistoj per specifaj staĝoj… listigo de iloj. Kontakti memlernantojn, servoj proponendaj. = Perkoresponda kurso Pro la malkresko de la gelernantoj, pripensado pri alia varbado, pri kurs-metodoj. Kiel uzi «Mazi» kasedon? Nepre antaŭvidi aĉeton de magnetoskopo. Ekspluati la asociajn revuojn ĉar la publikaj gazetoj ofte ne akceptas varb-artikolojn, Respondecas pri tiu temo: J. L. Thibias


Internaj rilatoj:-A/ inter klubaj rilatoj Ene de la regiono, la «regiona asocio» devas esti je la servo de lokaj grupoj! Interŝanĝo de spertoj, partopreno en la pripensado de agadoj, akcepto de prezidantoj sine de komitataj kunvenoj… Propono de servoj starigitaj region-nivele. B/ Kun fremdaj kluboj "Esperantistaro estas reto", ĉu ni uzas ĝin tiel? Lokaj grupoj povas iĝi perantoj de renkontoj (eĉ neesperantistaj). Inventari la okazintajn kunvenojn. Uzi la servojn de "Take", de "Itre" (internacia traduk-reto esperanta) favore al ne–esperantistoj. Respondecas pri tiu temo; C. Gallego

B/ interna funkciado = Klubaj kunvenoj. Sukcesigi la kunvenojn dank’ al la sperto de aliaj kluboj (enketilo) = Preslibro. Kolekto de gazet-artikoloj = Rebato. Ekzistas rebat-servo ĉe SAT Amikaro. Rebato povas esti persona emo, devas esti tuja. Respondecas pri tiu temo: R. Escriou

Diversaĵoj - Solvo de la «problemo» pri havigo de «La Informilo» kolekto al R. Haupenthal (Sarlandano). E. Ludwig emfazas pri plimoderna bildo de Esperanto: nia movado estu reto de internaciaj servo-kluboj. Kontakti kaj kunlabori kun surlokaj kluboj (paĝo aperos en «La Informilo»). Protokolis tiun laborplanon, A. Hubert


  • Diversaj raportoj - Dupaĝa raporto kun ilustraĵoj de A. Hubert pri la universala kongreso en Prago. = Tutpaĝa raporto de A. Grossmann pri seminario en Ŝibukava (Japanio). = Tutpaĝa raporto de Catherine Roux pri la 69-a Sat-kongreso en Sankt-Peterburgo.

  • Ĉavannes sur l'étang (68210) - Lucien Hodapp rakontas kiel li vizitiĝis de sia brazila korespondanto «… Depost tri jaroj, mi skribas regule al Cyro, mia korespondanto en Brazilo. Jarkomence, li informis min pri sia alveno en Eŭropon, kun sia edzino, por partopreni la pragan kongreson. Kompreneble mi invitis ilin nin viziti en Ĉavannes tiuokaze. Jam noktomeze oni telefonis – Esperante- kaj demandis trajnhoraron al Ĉavannes. Sekve nu, post kelkaj tagoj, mi iris kun mia edzino al la stacidomo en Bazelo kun flageto en la mano por faciligi la interkonatiĝon. Atendante trajnon el Germanio, mi estis irinta al la Badena stacidomo, sed tie mi ne vidis miajn vojaĝantojn elveturiĝi. Por aliri la «SBB-stacidomon», trapasante nekonatajn kvartalojn, mi bezonis duonhoron. Mia edzino restis ĉe la aŭtostirilo – sur malpermesita parkejo – antaŭ la stacidomo, dum mi iris sur la kajon, kie, feliĉe, miaj vojaĝintoj saĝe atendis malgraŭ tia longa prokrastado…. Elirinte la stacidomon… For la aŭto! Policano estis elpelinta mian edzinon, sed kien? Mi ekpanikiĝis, ĝis kiam ŝi piede revenis. Feliĉe la veturilo ne estis tro malproksima. Ekde tiam, miaj zorgoj finiĝis kaj ĉio fariĝis bone. Ni povis, paroladi sen vortaro pri la brazila klimato, la praga kongreso, la komputeroj, la internet-servo, la muziko, ktp… dum mia edzino kaj Nancy -franc-lingve- sin donis reciproke kuir-art- receptojn! Nancy, cetere, preparis por ni la nacian brazilan manĝaĵon: rizo kun fazeoloj. Niaflanke, ni gustumigis al ili kelkajn specialaĵojn el nia regiono: saŭrkraŭto, fritita karpo, kuglofo, ĉeriztorto…? ĉio malsekigita per bonaj alzacaj vinoj. Memkompreneble ni planis ankaŭ kelkajn ekskursojn: la Belforta leono, la alzaca Balon-monto, la fortikaĵoj de Vauban, la malnova kvartalo de Kolmaro. Egiŝeim kun ĝiaj cikonioj. Post mallonga tritaga gastigado, mi kondukis la geamikojn al la stacidomo en Mulhouse, ĉar ili deziris plue viziti Parizon antaŭ ol rehejmenflugi…».

  • Mittelwihr – gastigado de Esperanto –grupoj. Ekde Pentekosto, 12 esperantistoj el Germanio, Belgio, Nederlando. Svisio kaj Francio, membroj de rondo de esperantistaj flauristoj, ĉiumatene laboris dum unu semajno en la kun Take kunlaboranta Centre de Mittelwihr (Elzaco) por realigo de terminaroj plurlingvaj pri plantnomoj kaj pri reviziigo de PIV. La posttagmezoj estis pasigataj per studo de la loka biotopo. Jam pretas diverslingvaj terminaroj haveblaj ĉe sinjoro Bernhard Eiĉkorn (Romaŭsring 20- D 78052 Villingen Germanio) La postan semajnon nova grupo de esperanto-turistoj el Romans (Francio) gastis dum semajno en la restadejo de Mittelwihr kunlaboranta kun Take-La Domo. Laŭ la diroj de la gvidanto s-ro Gaston Riste, ĉiuj aprecis la kvaliton de la akcepto kaj la manĝojn (laŭdire ĉiuj grasiĝis!). Dum la vizitado de la regiono kompreneble ankaŭ ne mankis la gustumado de alzaca esperanto-vino. Jen bona maniero montri al la eksteruloj, ke tiu lingvo estas parolata!

  • Betschdorf - Nova esperantlingva ampleksa dokumentaro pri la fama nord-elzaca potfarista vilaĝo Betschdorf havebla! Tradukis kunlaborantino de Take-La Domo:Odette Scheidel. Nuntempe grava loka potfaristo lernas Esperanton. Simple petu la kokumenton ĉe: Musée de la poterie FR – 67660 Betschdorf Francio.


4-a trimestro 1996 – 96-a "La Informilo" (40 paĝoj)/

  • Gastigado – frontpaĝe, artikolo el loka gazeto (franclingve) kun foto, pri akcepto de du koreaj studentinoj far familio Robert Colin en "Le Tholy" (88).
  • Angulo de la prezidanto - Esperantistoj fieriĝu - Antaŭ kelkaj semajnoj, okaze de amika renkontiĝo, mi interbabilis kun diversaj homoj pri la tutmondiĝo de la ekonomio kaj pli precize pri la eŭropaj problemoj. Iumomente, la konversacio aliris al la temo de la komuna monunuo «Euro» kaj de la multnombraj lingvoj. Kompreneble ni diskutis pri Esperanto, kaj unu el ili subite demandis al mi ĉu okazis ke mi renkontis tute hazarde surstrate unu esperantofonon? Mi iomete honte respondis ke tio ne povas okazi ĉar la esperantistoj kaŝas sin. Fakte la anoj de la diversaj klubservoj fiere surportas ties markon, la membroj de la ordenoj fiere kunportas ties rubandon. Kial la esperantistoj ne fieras pri sia aneco kaj tre malofte kunportas la verdan stelon aŭ alian verdan plingleton? Tamen ne mankas al ili seriozaj kialoj. Unue ni partoprenis tutmondan movadon multe pli frue ol tiuj homoj, kiuj aŭdacas hodiaŭ moki nin kaj parolaĉi pri Esperanto pri kio ili nenion studis. Due ni aliĝis al la defendo de la homaj rajtoj multe pli frue ol la plejparto de niaj hodiaŭaj juĝantoj, kiuj nenion konas pri la idealismo de Esperanto. Trie dank’al la internacia lingvo Esperanto multaj inter ni kapablas interkonatiĝi kun fremdaj kulturoj multe pli profonde ol estus kapaklaj tiuj kritikantoj, kiuj tre ofte ne egale regas fremdan lingvon. Certe vi mem kapablas aldoni liston de ĝustaj kialoj fieregi pri nia aliĝo al la esperanta movado. Ne temas pri fanfaronado, nur esti fieraj ĉar ni reprenis la torĉon kaj ni ambicias transdoni ĝin al la junularaj generacioj. Por sukcesi, ni devas prezenti al la celataj gejunuloj argumentojn, kiuj allogas ilin. Ili iĝu esperantofonoj kaj poste eble esperantistoj! La plej efika respondo al la demandoj kiom? kie? kiuj? konsistas kunporti en la tagvivo markon de nia apartenado al nia movado. François-Xavier Gilbert

1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   23


Elŝuti 0.61 Mb.

  • Sur la kampo de la eksteraj rilatoj
  • Sur la kampo de la internaj rilatoj

  • Elŝuti 0.61 Mb.