Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1-a trimestro 1990

Elŝuti 0.61 Mb.

1-a trimestro 1990




paĝo14/23
Dato14.03.2017
Grandeco0.61 Mb.

Elŝuti 0.61 Mb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   23

Bar le Duc - Spite al okulfrapa gazetkomuniko, disaŭdigo far loka radiosendilo, afiŝoj… neniu interesato prezentiĝis je la fiksita dato por aliĝi al la unua-grada kurso. Tri personoj emus daŭrigi sian studadon de la 2a-grada. Ni kompense notu la grandan intereson de la 14 staĝanoj (Institut des Forces de ventes 55), kiuj diligente laboras sub la gvidado de nia klub-sekretario, F. X. Gilbert. La klubo akceptis Mikaelo-n Bronŝtejn, ĵaŭdon la 25-an de novembro antaŭ 15 ĉeestantoj, ĉiuj esperantofonoj. Ekstera publiko ja ne interesiĝis kvankam aperis gazetartikolo kaj kvankam disdoniĝis afiŝoj kaj 80 personaj invitiloj. Mikaelo estis gastigata de Anne Amblès. Kelkaj samideanoj partoprenis la kutiman vespermanĝon kun nia «Esperanto-konsulo», kiu al veturis Mulhouse la morgaŭon, antaŭ ol rapide flugi al sia hejmo-urbo Tiĥvin (apud St Peterburg). La jara Zamenhof-vespero okazos sabaton, la 29-an de januaro en la kultur–centro Marbot. Tucerte regos tiam la tutamika etoso, kiun ĝuis la 31 partoprenantoj de la aŭto-ralio, pri kiu raportas aliloke (franclingve…kaj en esperanto!) «La Informilo».

  • Mulhouse - Ni havis la honoron gastigi sia vice preleg-vojaĝanton Mikaelo Bronŝtejn el la rusa urbo Tiĥvin je 200 km de Sankt-Peterburgo. La preleg-vojaĝo estis organizita de UFE kun partopreno de 11 grupoj, kiujn li vizitis traveturante tutan Francion. La 26-an de novembro estis lia lasta etapo en nia urbo. En la kadro de la trilandaj aranĝoj ankaŭ Mulhouse-Esperanto deziris organizi sian vesperon esperantan trilandan, post Colmar kaj Frajburgo, kaj antaŭ Bazelo (venonta Zamenhof – festo). La vizito de Mikaelo Bronŝtejn estis la taŭga okazo por tia aranĝo. En aparta salono de la restoracio «Au Cheval Blanc» en Baldersheim iom norde de Mulhouse estis organizita la preleg-vespero de nia gasto. Ĝin partoprenis ankaŭ gesamideanoj el la najbaraj urboj, Colmar, Montbéliard kaj Frajburgo. Bedaŭrinde neniu povis veni el la svisa urbo Bazelo. Al komencantoj prizorgis la samtempan trakukon Edmond Ludwig. Mikaelo Bronŝtejn mem prezentis sin al la publiko, parole, kante kaj gitare. Li nuntempe loĝas en la urbo Tiĥvin, kie li laboras kiel elektro-inĝeniero en fabriko pri plastaj varoj. Antaŭe li loĝis en la urbo Vorkuta norde de la polusa cirklo. Tie li samfake laboris en karbo-minejo, kie salajroj estas multe pli altaj. En tiu norda urbo la vintro daŭras 10 monatojn kun tutmonata nokto en decembro/ januaro. Neĝo ekaperas jam fine de aŭgusto kaj restas ĝis junio, tiam ĝi rapide degelas, eble en nur tri tagoj pro daŭra sunbrilo. Al li estis starigitaj demandoj pri la naciecoj en Rusio. Efektive al francoj estas malfacile fari distingon inter nacieco, ŝtataneco kaj lando. Tiel li klarigis, ke ekzistas multaj etnoj ofte dissemitaj en tuta ekssovetunio. Etnoj kun komunaj teritorioj iĝas nacioj, kaj nacioj povas fariĝi respublikoj, kaj laŭ la grandeco, eĉ aŭtonomaj kun eventualaj postuloj iĝi sendependaj. Mikaelo Bronŝtejn ankaŭ klarigis pri la ekonomia situacio en sia lando, diversaj enspezoj, kostoj de varoj sed kun grandega inflacio. En tri jaroj la prezoj de varoj milobloĝis sed salajroj nur tricentobliĝis, el tio rezultas granda perdo de aĉeto-povo. Konklude al tio li kantis kvazau karikature «Kiel li kun Elcin plantis terpomojn» (por kompensi tiun perdon). La Esperanto-movado suferis pro diversaj malfacilaĵoj, kiujn la sinsekvaj registaroj starigis kontrau Esperanto. Malrekomendo uzi la vorton Esperanto, malpermeso ĝin instrui aŭ eldoni lerno-librojn aŭ vortarojn, subitaj malpermesoj organizi tendaron. Tamen la Esperantistoj ofte eltrovis ruzaĵojn por kontraŭi tiujn malpermesojn, oni uzi la vorton "internacia lingvo". Nun la movado estas pli libera kaj la nova eldonejo “Impeto” povas eldoni siajn proprajn verkojn. Por la 200-a datreveno, en 1999, de naskiĝo de la fama poeto Puŝkin, ĝi planas eldoni en Esperanto 2-voluman tradukon de lia verkaro. Certe restas multo por ekscii pri tiu vasta lando, tial li invitis nin viziti Sankt-Peterburgon, la urbon de la caroj, de Petro la granda kaj lian nunan hejm-urbon Tiĥvin. La vespero finiĝis per agrabla kaj amika vespermanĝo en la restoracio-mem. Jam en la sama nokto nia gasto forveturis al Parizo por kelkajn horojn poste forflugi al Sankt-Peterburgo. Dankon Mikaelo, ĝis revido ie en esperantio.

  • Bar le Duc – Ĉu vi jam aŭto-raluimis? Mirinda okazaĵo…La vetero estis belega la dimanĉon 19-an de septembro, kiam ni atingis la rendevuejon en Pagny sur Meuse (kaj ĝi restis belega dum la tuta tago!). F. X. G… (ĉu kodnomo de spiono, kiel 007 ?) asertis al ni, ke estis tiel, ĉar li bone preĝis. Do se iam vi bezonos intervenon de iu sanktulo en via privata vivo (ĉu por ĝui belan veteron dum ferioj, aŭ por retrovi vian bopatrinon perditan en luzerno-kampo) vi turnu vin al FXG, kiu, krom liverado de tutmondaj korespondantoj, povos ankaŭ (nur se vi petos tion tre ĝentile) interveni por vi al la ĉielaj instancoj, kie li ŝajnas tre efika. Alidire: " mi povas ĉiele provi kortuŝi la ĉielon…”. Nu. Pri kio mi volis paroli al vi? ha Jes!…Pri la ralio! Do partoprenis 33 personoj en 10 aŭtomobiloj. Ne estis eble egaligi la veturantojn en ĉiu veturilo (3 komo 3… neniu konsentis dividiĝi). Ni ricevis iom hermetikan demandaron, kiun finfine ni sukcesis plenumi… pere de helpo de la tiea loĝantaro (cetere tre afabla kaj helpema!)… Sed tamen mi komprenis kial, iam, Nancianoj perdiĝis kaj retroviĝis en la Norda Maro ! Ni tiel atingis urbeton kie oni donis al ni 2-an demandaron, kaj tiel plu. Laŭ turisma vidpunkto ni vidis interesajn aĵojn Euville, rimarkinda urbeto kun belegaj urbodomo kaj preĝejo… Apude ni povis «admiri» la ŝton-minejon, kie naskiĝis la ŝtonoj, kiuj pavimas parton de nia gardeno. Poste, Commercy, kaj fine St Mihiel. Post Commercy, post pluraj horoj da raliado, mi-mem estis laca kaj komencis neglekti respondi ĉiujn demandojn…. Entute ni vizitis diversajn urbojn, vilaĝojn kaj ĉefe ŝtonminejojn kaj uzinojn. Pikniko okazis en St-Mihiel apud rivero Mozo tre bela tiuloke. Entute agrabla tago kun simpatia etoso. La 2 gajnintojn de la ralio oni premiis per aliĝo al la perkoresponda kurso (pagita de la bar-a grupo). Ni vidis interesajn vidindaĵojn sed mi-mem ne tre interesiĝas pri la nomoj de posedantoj de ŝtonminejoj, fabrikoj, ks. La solvo de la enigmo estis verŝajne pli facila por loĝantoj de Mozo. Oni donis al ni folion kun la solvoj al la demandoj, Sed tiam… ni estis redonintaj la demandarojn… Laŭ mia memoro, ŝajnas al mi, ke Ludoviko la Dek-kvina estis la feraĵisto (de Commercy kaj de Placo Stanislas en Nancy), Emmanuelo Héré, reĝo de Francio kaj Jean Lamour lia bopatro… Ĉu vi hazarde flustras, kie estas la eraro?… J. P. Colnot

1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   23


Elŝuti 0.61 Mb.


Elŝuti 0.61 Mb.