Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


0. 2 – Pri religio kai makrobiotiko

Elŝuti 25.99 Kb.

0. 2 – Pri religio kai makrobiotiko




Dato16.03.2017
Grandeco25.99 Kb.

Elŝuti 25.99 Kb.

www.makrobiotiko.it 0.2 – Pri religio kaj makrobiotiko

0.2 – Pri religio kai makrobiotiko (htm.)
La dua elemento kondiĉinta ĝis nun la disvastigon de makrobiotiko al eta elito estas la religia faktoro. Kaj, kiel ni, traktante pri filozofoj, naskis opozicion ĉe defendantoj la ortodoksan universitatan instruadon, tiel, sur religia nivelo, ni trovas neindulgeman opozicion de defendantoj religian ortodoksecon sedimentitan dum jarcentoj kaj ne plu kapablan alfronti siajn originojn.

Ekzemple, konsideru la kristanan religion, kiun ni pli bone konas.

Travivante makrobiotikajn principojn oni samtempe spertas novan kaj praantikvan religian dimension. Nova, ĉar ĝi nin kondukas al konflikto kun la nuntempa ortodokseco; praantikva, ĉar per ĝi oni sin trovas purigita el multaj dogmatikaj enkrustiĝoj ĝis interna certeco, ke la kristana mesaĝo, laŭ sia origina pureco, ekzakte koincidas kun la esenca mesaĝo de aliaj grandaj historiaj religioj. C^iuj grandaj religioj, fakte, naskis dum la jarcentoj ekleziojn kiel instituci-povojn emontajn polui la originan spiritan mesaĝon pro la politik-ekonomiaj kompromisoj kaj pro la privilegioj, kiujn la ekleziaj hierarkioj, iĝintaj strukturoj disigitaj el kredant-komunumo, povis facile al si mem arogi.

Koncerne ĉi tiun temon pripensu pri la sekva citaĵo el sankta Aŭgusteno (kristana episkopo 354 - 430):



Item quod dixi: Ea est nostris temporibus christiana religio quam cognoscere ac sequi securissima et certissima salus est, secundum hoc nomen dictum est, non secundum ipsam rem, cuius hoc nomen est. Nam res ipsa quae nunc christiana religio nuncupatur, erat et apud antiquos nec defuit ab initio generis humani, quousque ipse Christus veniret in carne, unde vera religio, quae iam erat, coepit appellari christiana.

Cum enim eum post resurrectionem ascensionemque in coelum coepissent apostoli praedicare et plurimi crederent, primum apud Antiochiam, sicut scriptum est, appellati sunt discipuli christiani.

Propterea dixi: Haec est nostris temporibus christiana religio, non quia prioribus temporibus non fuit, sed quia posterioribus hoc nomen accepit.

(s. Agostino - Retractationes libro I; XIII, 3)
En Esperanto tiu ĉi paragrafo laŭvorte signifas:
Same kiel supre, mi antaŭe diris: hodiaŭ tia kristana religio, estanta tre vera savo por ties konantoj kaj observantoj, tiel estis difinita laŭ sia nomo, ne laŭ sia esenco, al kiu la nomo rilatas. Fakte tia sama doktrino hodiaŭ difinita kiel kristana religio jam estis ĉe prahomoj, kaj ĉiam ĝi ĉeestis ek de homa origino, ĝis Kristo enkarniĝis, kaj tiam la vera religio, jam ekzistanta, eknomiĝis kristana.

Fakte, kiam post liaj resurekto kaj ĉieliro la apostoloj ekpredikis lian doktrinon kaj multaj homoj ĝin ekkredis, tiuj ĉi unuafoje estis nomataj kristanaj disĉiploj en Antioĥia regiono.

Tial ni asertis: tiu ĉi estas la nuntempa kristana religio, ne ĉar ĝi antaŭe forestus, sed ĉar ĝi tiel nomiĝis en sekvaj epokoj.

(s. Aŭgusteno - Retractationes libro I; XIII, 3)
El filozofoj esploritaj ek de 1.1 (Heraklito) ĝis 1.12 (Niĉeo) oni emerĝigu, eĉ se tre sinteze, ĝuste tian vero-mesaĝon, pri kiu parolis Aŭgusteno, vero reiranta al kultur-epokoj historie nedifineblaj, ĉar antaŭ ĝia apero ĉe la okcidentaj filozofoj, ĝi estis voĉe transdonata en la religi-misteroj kaj en la inicad-ritoj ĉe kulturoj nin necese rekunligantaj ek de egiptia ĝis prahistoriaj kulturoj kiel hinduismo, taoismo kaj ŝintoismo.

Malmultoj estas la kristanoj konantaj, ke la plej gravaj kristanaj festo-tagoj, kiel same eĉ la kruca kaj la krucumita simboloj estas reeĥoj de antaŭekzistantaj festo-tagoj kaj simboloj: tiuj ĉi malmultaj kristanoj preferas ne alfronti problemon proponatan de aŭgustena citaĵo, ĉar mensa pigreco kaj timo sin trovi solaj en la esploro ilin subigas al vero antaŭe preparita de sinnomantaj kompetentuloj.

Fakte oni povas alimaniere vivi personan religian sperton, kiu naskus malsamajn kredantojn. Tiujn ĉi, sinteze, oni trinivele distingu.

La unua religia dimensio, specifa de la granda plimulto el frekventantoj preĝejojn kaj ekleziulojn, delegas la eklezian hierarkion pri tasko kaj rajto la veron difini kiel savo-mesaĝon donantan vivo-signifon. La eklezioj, ĉefe la romkatolika apostola eklezio, ek de multaj jarcentoj plene regas tiun ĉi povo-spacon al ili lasitan de tia mensa pigreco, kun kiu ĉiuj homoj, pli malpli, devas reguligi la kontojn: fakte, nur malmultaj pretendis necedebla sian rajto-devon eltrovi personajn respondojn pri vivo-signifo.

La dua religia nivelo komponiĝas de malmultaj kredantoj. Tia malmulto enfokusigis kontraŭdirojn en la praktika nivelo kaj teologiajn absurdaĵojn karakterizantajn la eklezian hierarkion sin mem proponantan kiel modelon kaj gvidon al aŭtentika kristana vivado.

La kritika pozicio de tiu ĉi malmulto naskiĝas el bezono de doktrin-klareco kaj de ĝia kohera aplikado, kiujn la eklezio-institucio tre ofte malplenumis en sia historio: el tia konscieco ĉiam naskiĝis tiaj religiaj reformoj kiujn la eklezio deklaris, aŭ eĉ neniigis, kiel herezojn. Tamen la timo sin trovi solaj antaŭ vivad-mistero emigis multajn el ili akcepti novajn ekleziojn, novajn religiajn strukturojn: tiuj lastaj, tamen, kvankam malpli provoke, montros domaĝojn kaj kontraŭdirojn, precipe filosofi-nivele, karakterizantajn la katolikan doktrinon.

Tia dua religieca areo eble enhavas iajn el vizitantoj de tia retpaĝaro kiel kritikaj kredantoj malemaj akcepti jam preparitajn solvojn sed, nuntempe, ne ankoraŭ inklinaj al tia esenca elekto karakterizanta trian religian dimension, mem vivitan de la dana filozofo Kierkegardo (1813 – 1855) filozofe suferitan kaj draman. G^i estas la elekto spertata de kiu, nepre sola, alfrontas la vivad-misteron. Tia soleco ampleksas jen la malvarman kaj neatakeblan logikon de la lejbnicaj monadoj (el la germana filozofo Lejbnico 1646-1716) jen la teruran kaj tragikan memsufiĉon de la niĉea (el la germana filozofo Niĉeo (1844 – 1900) superhomo, tragikan ĉar se ĝi ne pozitive realiĝos riskos naski skizofrenian psikozon. Inter tiuj ĉi du ekstremoj, Lejbnico kaj Niĉeo, oni povas situigi la religian solecon ekzemplitan de Kierkegardo per la rakonto-mito (el Malnova Testamento) de Abrahamo, kiu, sekve de dia peto, akceptas la perspektivon foroferi tiun solan filon konstituantan por li la vivo-senson. Tia religia dimensio, do, nepre naskas neŭrozon kaj oni ne scias kiom tia situacio estus pli bona ol la frenezo atingita de Niĉeo.

Kiel duanivelaj kredantoj difiniĝis tiuj ne ankoraŭ decidintaj provi liberig-vojon ĉar timantaj la riskojn kaj la malfacilaĵojn nepre kuntrenotajn de tia elekto. Tiuj ĉi homoj kritikas eklezion kaj ĝian hierarkion sed, samtempe, ili ankoraŭ estas kondiĉitaj de dogmoj kaj sugestoj sedimentitaj en sia nekonscio. Fakte, ili ne sukcesas sin liberigi de dia antropomorfa koncepto, do, kiam la vivo akcepteble fluas ili opinias, ke la tuta mondo estas regata de tiu ĉi dia estanto konscie strebanta al siaj celoj nekonataj al ni; male, kiam en la vivo oni suferadojn alfrontu, tiaj kredantoj necese nur povas elekti aŭ fideme sin konfidi al dia providenco aŭ malakcepti tian dian estanton nekompreneblan, kiam al ni ĝi trudas spertojn, kiujn ni rifuzas konsideri merititaj. Nepre oni ne povas sin savi kaj motiv-espere vivi per la niĉeana tragika decido voli jam deciditaĵon de nekomprenebla destino.

La vivo de troviĝanto en tia ĉi dua kredo-nivelo estas, tiel, ĉiam oscilanta inter la fido, ke la mondo estas bela, kiam ĉio glate iras kaj la angora sperto kiam oni sin sentas premita de eventoj nekontraŭstareblaj. Do, temas pri vivo certe tre pli digna ol nepra rezigno pri sia juĝad-aŭtonomio, sed ja ne estas bela vivo.

Tie ĉi oni proponas la trian kredo-nivelon hodiaŭ pozitive realigeblan ne falante en la kierkegardan nevrozon aŭ en la niĉean psikozon. Tiu savmesaĝo estas la aŭgustena vero ek de ĉiam alirebla al la sufiĉe kuraĝa kaj bonvolema homo, sed ĝuste pro tio ĉiam ne tro trairata vojo.

En Rigvedo, la unua hinda pralibro, skribita en la dua jarmilo antaŭ Kristo, oni klare asertas la dian unikecon kaj la apero de la spac-tempa realo estas simbolata per la kruco kiel dialektika interkruciĝo de du komplement-antagonistaj energioj konstituantaj la Eston: en la kruco-centro estas katenita Kriŝno, kiel simbolo de la unika imanenta vivad-principo oferita por ke la mondo ekzistu. Jen la esotera interpreto pri la vortoj de Jesuo Kristo en la “Lasta Vespermanĝo”, kiam, panon rompante, li diris: “Prenu kaj manĝu: tiu ĉi estas mia korpo.”, esotera signifo konstituanta fundamenton de la makrobiotiko kiel vivad-filozofio.

Hodiaŭ en la areo de la okcidenta kulturo eblas paroli kaj praktiki la makrobiotikan doktrinon pli bone kiel antaŭen, unuflanke ĉar la eklezio, kiel institucio defendanta siajn privilegiojn ne plu povas senkompate subpremi la nekonsentantojn, kiel ĝi faris dum multaj jarcentoj kaj, aliflanke, hodiaŭ oni povas ĉiutage konstati pri sia farto la aserto-veron, ke en la mondo esprimiĝas absoluta racieco.

Tion ne hodiaŭ oni malkovras: jam Budho kaj, alimaniere, Jesuo Kristo asertis, ke aŭtentike vivi signifas pli konscie vivi, tiel unuanivele oni forigas malsanojn, duanivele oni povas persone konstati ke, post la morto de la fizika korpo, tute ne finiĝis ekzisto-sperto laŭ okcidenta kulturo difinita kiel sola kaj neripetebla.

Alivorte tia doktrino, esplikanta la mondon kaj nian vivon, evidentiĝinta ĉe multaj okcidentaj filozofoj, ek de la sepa jarcento antaŭ Kristo en la antikva Grekio ĝis nia epoko, hodiaŭ povas iĝi praktika viv-regulo permesanta unuope konstati ke la mondo kaj nia vivo estas vere elekteblaj realaĵoj, kiam oni komprenis la jin-jangan dialektikon, la dialektikon de la malaj komplementaj polusoj.



Tia eterna kaj infinita dialektiko la mondon reganta estos al ni ĉiam mistera, sed kiel dimensio nin karakterizanta ĝi povas en la ĉiutaga realo iĝi sperta kaj rigora kontrolo, kiam la variabloj estus sufiĉe limigitaj.

La ĉapitro 1.13 pri la frakta geometrio de la naturo proponas stimulajn prikonsiderojn pri la fakto, ke la mond-vido proponita de Heraklito, Parmenido, Pitagoro kaj Platono kune kun la tre profundaj intuicioj de Lejbnico estas remalkovrita de la nuntempa scienco, tiel reproponanta la antaŭan menciitan aŭgustenan aserton.

La fraktoj al ni parolas pri mondo supraĵe kaosa kaj neantaŭvidebla sed profund-esplore rigora kaj simetria. Per la frakta vidpunkto la mondo rivelas belecon kaj harmonion tiel remalkovrante ke la Esto kaj Bono koincidas laŭ sintezo de la platona doktrino.

Samtempe matematiko al ni konstatigas, maltrankvilige sur la ekzista nivelo sed kohere sur tiu filozofia, ke la eterna kaj infinita Estanto, en kiu ni ĉeestas ĝin manifestante, ŝajnas al ni, kiel infinita realo, ĉiam forglitanta. Tiel ĝi al ni intuiciigas la signifon de la hegela aserto pri la momento havanta, en sia absoluta nerealo, infinitan potencon: ni, en nia nuntempa eta taŭgeco percepti kaj intuicii, ĝin spertas ne nur kiel iĝi, sed ankaŭ kiel tempo-fluon kaj flui en la tempo.


Eĉ fisiko, dum la dua duono de la dudeka jarcento, ekintuiciis tian dialektikon, kiam ĝi proponas konsideri fotonon kaj elektronon kiel egala evento samtempe vidita laŭ la duobla temp-direkto; astrofisiko, siaflanke, eĉ proponas hipotezon, ke la nigraj truoj neniigantaj la materion de nia universo, eble kreus novajn universojn neniam perfekte egalajn al origino. Dialektiko tia, kontraŭdira laŭ ĉiutaga logiko, male, esprimas la veran dimension de Esto, do, la heraklit-hegela fariĝo estas la alia flanko de parmenida etern-infinito kiun rilatigas la intuicioj pri la vertiĝodona-nesondebla Dio laŭ ĉiutempaj mistikuloj.

Konsideroj tiaj, hodiaŭ ne plu simpleme kondukas nin en negativan teologion sed al ekzaltanta ebleco trovi firmajn certecojn kiam, rezignante pretendi kompreni la tutan mondon, oni reduktu la kontrolatajn variablojn kaj oni klopodu “nur” kompreni kaj kontroli kiel fartas nia individua ekzistado en la spac-tempa realo.

Alivorte, ekzemple, el akceptata situacio laŭ siaj genetikaj ecoj, oni povas, junaĝe, vivi tiamaniere, ke oni povas perfekte teni sub kontrolo sian psikofizikan bonfarton; oldaĝe, male, la situacio komplikiĝas ĉar, krom la genetikaj ecoj, dum vivo akumuliĝis viv-elektoj povintaj rimarkinde damaĝi la viv-energion origine poseditan. Tamen, malgraŭ tio, se ĉiuaĝe oni decidus sperti ekvilibran mastrumadon de la jin-janga energioj per kiuj oni sin mem rekonstruadas laŭ elektoj pri nutraĵoj, trinkaĵoj, aero spirata kaj pensoj flegataj, oni povas tuŝi per propra mano konkretajn ŝanĝojn rilate al sia psikofizika bonfarto el tio ĉerpante pruvojn laŭgrade pli pravigitajn, ke oni praktike realigadas tiun sav-mesaĝon ek de ĉiam disponeblan por homoj de bona volo.

Jen la senco de la tria sektoro de tia ĉi retpaĝaro pri dieta propono kiu, ekirante de taoisma kaj pitagora doktrinoj, prezentas novajn praasketismon kaj religian sperton.

Jen, ek de tio, la jin-janga dialektiko solviĝas en karman leĝon tiel, ke la realo de la nuntempa momento rigore kaj necese estas kaŭzata de nekalkuleblaj variabloj antaŭe kreitaj de ni mem kaj de la medio kun ni interaganta: ĉar en la nuntempa momento kondensiĝas nia tuta esenco (ĉi tie oni utiligas la hegelajn intuiciojn) kaj ĉar en nia ekzisto sin esprimas la infiniteco de la Esto, ni povas fari novajn konsciajn elektojn portontajn nin priobservi, inter la infinitaj eblaj estontoj, ĉiuj egale veraj kaj ekzistantaj en la lejbnica dia dimensio, la postan rezultonton laŭ la logika kaj necesa evoluo de la ĉeestintaj premisoj.

Tia eblo transformi la neceson, nome la estanto kiel la neevitebla rezulto de la pasinto, en liberecon, kiel liberan elekton inter la infinitaj eblaj estontoj, estas ekzemplo pri la funkcio de la jin-janga dialektiko, ĉar la jino transformiĝas en jangon kaj sekve plue renversiĝas en la eterna iĝado de la infinita viv-ludo.

Kiam oni diras, ke tiuj ĉi daŭraj transformiĝo kaj retransformiĝo de la polusoj konstituantaj la esencon de la Esto ---intuicio interese reproponita de la germanaj filozofoj “J. G. Fichte” (1762 – 1814), “F. W. J. Schelling” (1775 – 1854) kaj “G. W. F. Hegel” (1770 – 1831)--- ne rezultas persvade kaj klare, oni rivelas la specifajn limojn de la okcidenta kulturo.Tiu ĉi, ĝuste ekzaltiĝas pro siaj teknologi-inĝenieriaj realigoj, tamen ek de tio ne plu legitime pretendas redukti al tia konkreta dimensio la plej profundan realon. Tial, ĉio ne ekzakte mezurebla iĝas, en la plej bona el la hipotezoj, arto kaj poezio, alikaze mistifika filozofio pretendanta intuicii la mond-racion. Alimaniere riveliĝas la persona malfacileco rediskuti la proprajn akiritajn certecojn renversiĝantajn se oni, sole, eniras en la dialektikan dimension de la jin-janga metamorfozo.

Konklude, jen la plej granda malfacileco, ĉar kiam oni eniras en la kred-nivelon filozofie plej altan, oni troviĝas nepre sola. Antaŭ ĉio, malaperas la imago de tia antropomorfa Dio, kiun plejmulte da kredantoj volas laŭplaĉe preĝi kaj eĉ malbeni: sekve, ekmankas tia Dio nin zorganta kaj, nur kaj simple, ni devas alfronti karman, kaŭz-efikan leĝon. Tia nova konscio estas, samtempe, grandega liberigo kaj respondeco neniam eltenitaj de la homo: tiu ĉi lasta, en la kritikaj situacioj, perceptigas ankoraŭ pli malfacilan la evolu-procedon solece entreprenitan.

Tiu nova kredo-nivelo esence asertas ke la mondo esprimadas raciecon, belecon kaj harmonion, sekve, kiam oni vidas malamikaĵon, malbonaĵon, doloraĵon, oni devas trovi la forton agnoski, ke oni la mondon rigardas kiel leganto vojmapon laŭ malĝusta skalo kaj surpriziĝanta ĉar la kalkuloj estas misaj.

Religie kredi signifas havi certecon, ke oni ĉeestas en Dio kaj, sekve, la malbono ne ekzistas kia absoluta realo: Platono, kiel inicito, sciis tian grandan mesaĝon, tian ĉiamdaŭran veron, al kia rilatis Aŭgusteno kaj lia samtempa kristana eklezio funde konis.

Vero, tia, nek komforta nek facila kaj, ankaŭ pro tio, la kristana eklezio, la postajn jarcentojn iĝonta povo-privilegio-centro, ĉe la fino ĝin perdos.


--------------

Kontrolo: Aldo Mantovani



Revizio: Luciano Mantaut (Luĉjano Mantoo)


Paĝ. de


Elŝuti 25.99 Kb.

  • Cum enim eum post resurrectionem ascensionemque in coelum coepissent apostoli praedicare et plurimi crederent, primum apud Antiochiam, sicut scriptum est, appellati sunt discipuli christiani.
  • (s. Agostino - Retractationes libro I; XIII, 3)
  • Fakte, kiam post liaj resurekto kaj ĉieliro la apostoloj ekpredikis lian doktrinon kaj multaj homoj ĝin ekkredis, tiuj ĉi unuafoje estis nomataj kristanaj disĉiploj en Antioĥia regiono.

  • Elŝuti 25.99 Kb.