Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


" humanitas " Monata komunikilo de Ligo "Humanitas"

Elŝuti 13.37 Kb.

" humanitas " Monata komunikilo de Ligo "Humanitas"




Dato19.03.2017
Grandeco13.37 Kb.

Elŝuti 13.37 Kb.


" H U M A N I T A S "
Monata komunikilo de Ligo "Humanitas"
www.adhumanitatem.com
N-ro 13 (marto 2003)

------------------------------------------------------


- NOVA PUBLIKA FORUMO DE LIGO "HUMANITAS" KAJ SORTO DE IAMA HUMANISTA FORUMO
- PREZENTO DE ELSTARAJ HUMANISTOJ KAJ ALIAJ PENSULOJ
- KONTAKTADRESOJ DE MEMBROJ DE LA LIGO

- ALVOKO AL MEMBROJ DE LA LIGO PARTOPRENONTAJ CHI-JARAN UNIVERSALAN KONGRESON EN GOTEBURGO


- TTT-PAGHOJ DE MEMBROJ DE LA LIGO

- NOVAJ MEMBROJ DE LIGO "HUMANITAS"



- DONACANTOJ
------------------------------------------------------
- NOVA PUBLIKA FORUMO DE LIGO "HUMANITAS" KAJ SORTO DE IAMA HUMANISTA FORUMO
La 1an de marto 2003 Humanista Forumo de Ligo "Humanitas" che "Yahoo Groups" estighis fermita, interna dissendolisto de Ligo "Humanitas", en kiu povas membri nur membroj de la ligo kaj en kiu estos interne legeblaj kaj automate lau unuopaj retposhtadresoj riceveblaj (por tiuj kiuj tion deziras): 1. (denove interna) komunikilo de Ligo "Humanitas", 2. (ek de komenco interna) adresaro de Ligo "Humanitas", 3. (ek de komenco internaj) aliaj oficialaj materialoj de Ligo "Humanitas" (jarraportoj, vochdoniloj ktp.), 4. (ek de nun parte internaj) prezentoj de elstaraj humanistoj kaj elektoj el iliaj verkoj, 5. (interna) automata vochdonado. Por diskutado Ligo "Humanitas" malfermis novan forumon kadre de sia TTT-ejo, lau la adreso . Kial tiu decido? Jen la kialoj: 1. en la ligo membras jam 202 membroj el 52 landoj de la mondo kaj estas teknike chiam pli kaj pli maloportune por la kunordiganto de la ligo dissendadi oficialajn materialojn lau unuopaj retpshtadresoj (fakte retposhtkestoj) jen de tiu jen de alia membro shanghighantaj, pormomente nefukciantaj (ekzemple pro pormomenta plenigo de la kapacito de la konkreta retposhtkesto) ktp, 2. en la menciita dissendolisto che Yahoo Groups jam membris pli ol deko da membroj de la ligo, 3. la dissendolisto che Yahoo Groups, kvankam neoportuna por diskutforumoj, havas kelkajn gravajn avantaghojn ghuste por esti la interna dissendolisto (ghi havas arkivejojn por diversaj materialoj, ghi ebligas simplan automatan vochdonandon, ghi ebligas laudeziran "chatadon" - komunikadon en la reala tempo ktp.), 4. kiel fermita listo de la ligo ghi estas maksimume sekura sistemo de interna dissendado de oficialaj materialoj kaj la interna komunikado, 5. la ligo bezonegas fortan kaj maksimume sekuran publikan forumon, funkciantan "on line" kaj launecese multlingvan (ghuste tia ja estas novmalfermita forumo, fakte - forumaro, kiu, interalie povas havi "vizaghon" en dudeko de naciaj lingvoj, lau deziro de chiu unuopa membro). La plej simpla maniero alighi al la interna dissendolisto kaj/au la novmalfermita forumo estas peti automatan alighon helpe de la sidejo de la ligo.
En februaro kadre de la nova forumo startis subforumo de junaj humanistoj. Momenta kunordiganto estas Alberto, tre lerta juna esperantisto. Forumo atendas ankau aliajn junajn esperantistojn-humanistoj!
- PREZENTO DE ELSTARAJ HUMANISTOJ KAJ ALIAJ PENSULOJ
En ghisnunaj numeroj de la komunikilo estis per koncizaj biografioj kaj dekoj da pensoj prezentitaj jenaj elstaraj humanistoj kaj aliaj pensuloj: Jan Amos Komensky, Aristotelo, Johann Gottfried Herder, Erasmo el Roterdamo, Bertrand Russell, Claude Adrien Helvetius, Diogeno, Lev Nikolajevich Tolstoj, Thomas More, Arthur Schopenhauer kaj Ivan Supek. Estis ankau prezentitaj elektitaj judkristanaj radikoj de la europa humanismo. Ek de la numero 12 ne plu estas prezentataj elstaraj humanistoj kaj pensuloj en la komunikilo, sed en TTT-ejo de la ligo (iuj) kaj estos prezentataj en la interna dissendolisto (chiuj). En TTT-ejo de la ligo, krom jam menciitaj pensuloj, prezentitaj en la komunikilo ghis numero 12, estas prezentitaj ankau Marko Aurelio, Cicerono kaj Ludoviko Lazaro Zamenhof. Krome, estas prezentitaj Sidarto Gotamo kaj Konfuceo. Al la paghoj gvidas grizkoloraj retligiloj de sur pagho .

- KONTAKTADRESOJ DE MEMBROJ DE LA LIGO


Estas petataj chiuj membroj de la ligo trakontroli informojn pri si en la adresaro kaj sciigi sidejon de la ligo pri eblaj eraroj en la informoj. Pri nefunkciado de tiu au alia kutimposhta au retposhta adreso, telefonnumero ktp. en la adresaro chiuj, kiuj kaj kiam tion rimarkos, estas petataj sciigi la sidejon de la ligo por ke la sidejo esploru la situacion kaj laueble solvu problemon.
- ALVOKO AL MEMBROJ DE LA LIGO PARTOPRENONTAJ CHI-JARAN UNIVERSALAN KONGRESON EN GOTEBURGO
Okaze de Universala Kongreso (UK) de Esperanto, okazonta chi-jare 26.07-02.08.2003 en Gotenburgo (Svedio), estas plano aranghi dumkongresan kunvenon (renkontighon) de esperantistoj-membroj de Ligo "Humanitas". Do, samliganoj kiuj alighos, au eble jam alighis, al chi-jara UK bonvolu pri tio sciigi kunordiganton de la kunveno, s-ron Jose Antonio Vergara (kontaktadresoj: Casilla 508, Puerto Montt, Chilio, Sudameriko; tel. (65) 256660, rete: ) pro la interkonsento.
- TTT-PAGHOJ DE MEMBROJ DE LA LIGO
Interreta pagharo de Ligo "Humanitas" estas chiam pli kaj pli ofte vizitata kaj malfermata. Estas denove proponata al chiu membro de la ligo, havanta personan TTT-paghon en Esperanto, sciigi la sidejon de la ligo pri ghia adreso, por ke en TTT-ejo de membroj de la ligo estu envicigitaj ligiloj al paghoj de laueble chiu tia membro (kompreneble, se la membro tion deziras kaj se li/shi tion ankorau ne faris) Chiu membro de la ligo, kiu ankorau ne havas propran personan TTT-paghon en Esperanto, sed volus ghin havi kadre de TTT-ejo de la ligo, alsendu al la sidejo projekton de sia pagho (laueble en htm-formato, laueble en kodigho Unicode UTF-8 kaj laueble kun unu au kelkaj fotografioj) por ke la pagho estu finkonstruita kaj publikigita (kompreneble, senpage).
- NOVAJ MEMBROJ DE LIGO "HUMANITAS"
Al la ligo alighis jenaj novaj membroj:
Mulungula Mukeba (Zambio), Valerij Makarenko (Rusio), Goran Penic (Kroatio), Zeljka Blazek (Kroatio), Paulina Dekovic (Kroatio), d-ro Jeremi Gishron (Israelo).
- DONACANTOJ
La ligon helpis:
Drazan Gunjaca (Kroatio) 1500 KN (je privata konto de la kunordiganto por uzado de Interneto 4/2003-4/2004 por bezonoj de la ligo - la kunordiganto tiucele uzas personan komputilon kaj Interret-konton), Mato Spekuljak 50 KN

------------------------------------------------------


ENHAVO DE LA KOMUNIKILO ESTAS REPRODUKTEBLA EN ALIAJ KOMUNIKILOJ NUR KUN PERMESO DE LA REDAKTANTO.
Adreso de redakcio:

"Humanitas", Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio


telefono/faksilo ++ 385 (0)1 3635090 (akcepto de faksoj eblas nur post la antaua telefona intetkonsento)
rete: humanitas@adhumanitatem.com



Elŝuti 13.37 Kb.


Elŝuti 13.37 Kb.